Bernard Comrie
| Bernard Comrie | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 23-an de majo 1947 (79-jaraĝa) en Sunderland |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Germanio |
| Alma mater | Universitato de Kembriĝo |
| Okupo | |
| Okupo | lingvisto universitata instruisto |
Bernard Comrie (elp. bɜːnəd kɒmriː/, n. la 23-an de majo 1947 en Sunderland) estas brita ĝenerala lingvisto, kiu loĝas en Usono kaj longe laboris en Germanio. Li estas unu el la plej grandaj kaj famaj modernaj lingvistoj (tipologoj), poligloto, flua en multaj eŭropaj kaj ne-eŭropaj lingvoj, kiu ankaŭ kompare pritaksis la lingvojn Esperanto kaj la angla[1].
Biografio
La komenca periodo de la scienca agado de Comrie rilatas al la Universitato de Kembriĝo ĉe kiu li diplomiĝis en 1968 kaj kie li poste defendis sian Ph.D. De 1978 ĝis 1998 li laboris en Usono, instruante en la Universitato de Suda Kalifornio. En 1997, li gvidis la fakon lingvistiko ĉe la Instituto Max Planck pri Evolua Antropologio en Leipzig, kiu, sub la gvidado de Comrie, fariĝis la plej granda esplorcentro pri lingva tipologio en Eŭropo (kaj unu el la plej signifaj en la mondo). La branĉo fermiĝis en 2015 pro la emeritiĝo de Comrie.
Li estis ankaŭ prezidanto de la Societas Linguistica Europaea (Eŭropa Lingva Societo) en 2007-2008.
Referencoj
- ↑ (eo) Jouko Lindstedt, Lingvo – rimedo aŭ resurso?, En: Detlev Blanke & Ulrich Lins (red.), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam, 2010, Universala Esperanto-Asocio, Academia.edu
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

