Bergisel

Bergisel
monto
Alteco

746 m

Geografia situo 47° 15′ N, 11° 24′ O (mapo)47.24666666666711.399722222222Koordinatoj: 47° 15′ N, 11° 24′ O (mapo) f4
Bergisel (Aŭstrio)
Bergisel (Aŭstrio)
DEC
Situo de Bergisel
Map
Bergisel
vdr
Bergisel fotita de nordo: la skisaltejo kun la antaŭa abatejo Stift Wilten

Bergisel estas monteto (746 m) kiu kuŝas en suda Insbruko, en la areo de la urboparto Wilten, kie la Sill-rivero renkontas la Inn-valon. Ĝi apartenas al la montaro Stubaier Alpen.

Priskribo

La unua silabo de la vorto Berg- ne proporcias etimologie al la germana vorto Berg kun la signifo monto. La nuntempa nomo de la Bergisel estas derivita de la antaŭromia vorto burgusinus (levita pozicio), kiu tiam ŝanĝis tra popoletimologio.[1]

Inter ĝiaj pli fruaj uzoj estis kiel kremaciejo kaj kiel loĝadareo dum la glaciepoko.[2] Laŭlegende okazis surloke la batalo inter la gigantoj Haymon kaj Thyrsus.

En 1809, Bergisel estis la loko de kvar bataloj okaze de la Tirola ribelo, sub la ordonrajto de liberecbatalanto Andreas Hofer. En 1892 monumento por li estis konstruita por festi la batalojn.

Ekde 1952, Innsbruck gastigis unu konkurson de Vierschanzentournee. La Bergisel-skisaltejo estis konstruita de betono por la vintroolimpikoj de 1964 por anstataŭigi pli malnovan, pli malgrandan deklivirejon. Ĝi ankaŭ estis uzita ankaŭ por la 1976-a jaro. Nova saltejo estis malfermita en 2003, dizajnita fare de la arkitekto Zaha Hadid, kiam la malnova jam ne harmoniis kun nuntempaj postuloj de skisaltado.

Ĝis akcidento sekvanta amaspanikon, kiu gvidis al pluraj mortoj,[3] la Bergisel-stadiono ankaŭ estis la loko de la Air&Style- neĝtabuladfestivalo.

Medio kaj atingebleco

Kaj la Brenner-fervojo kaj la Brenner-ŝoseo havas tunelojn kondukantajn sub Bergisel. La Sill-gorĝo, ŝatata de insbrukanoj por distro kaj ripozumo, situas en ĝia bazo. La Bergisel povas esti atingita per la Stubai-vala fervojo de Innsbruck; la haltejo nomiĝas Sonnenburgerhof. Alternative uzatu la tramlinio 1 (haltejo Bergisel).

Notoj

  1. Peter Anreiter: Zur Methodik der Namendeutung: mit Beispielen aus dem Tiroler Raum. Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft, vol. 101, p. 140
  2. Cindy Franke: 5000 Jahre alte Siedlungsspuren nahe Innsbruck gefunden
  3. [1]

Literaturo

  • Oswald von Gschliesser, Hans Kramer, Osmund Menghin, Georg Mutschlechner, Fritz Steinegger: Bergisel-Buch; Universitätsverlag Wagner, Innsbruck, 1964.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.