Berceo
| Berceo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Rioĥo | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Aŭtonoma Komunumo | |||
| Komarko | Supra Najerilla | ||
| Poŝtkodo | 26327 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Jesús Mendoza Camprovín | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 143 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 20′ N, 2° 51′ U (mapo)42.338055555556-2.8519444444444Koordinatoj: 42° 20′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 722 m [+] | ||
| Areo | 15,27 km² (1 527 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Berceo [berZEo] estas vilaĝo kaj municipo de la aŭtonoma komunumo (regiono) Rioĥo en norda Hispanio, nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en ties norda subkomarko, nome la Cogolla kaj en la okcidento de la regiono. La loknomo Berceo estas etimologie komprenebla kiel Stipejo, el la hispanlingva nomo berceo aŭ barceo (Stipa gigantea). Estas aliaj similaj toponimoj kiel Bercedo (Burgoso), Bercial (Segovio), Bercial de Zapardiel (Avilo), El Bercial de San Rafael (Toledo) ktp. Senrilataj estas La Berciana (Méntrida, Toledo), Bercianos de Aliste (San Vicente de la Cabeza, Zamora), Bercianos de Vidriales (Zamora) ktp., kiu aludas al la devenuloj de El Bierzo.[1]

Geografio


Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono laŭ regionaj ŝoseoj kaj estas tute apude (1 km) al San Millán de la Cogolla kaj je 42 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas ĉe la fluejo de la rivero Cárdenas, inter tiu la rivero Tuerto, je 722 metroj super marnivelo. Berceo estas ankaŭ tute apude de la gravaj Monaĥejo de San Millán de Suso kaj Monaĥejo de San Millán de Yuso, lulilo de la kastilia lingvo, deklaritaj Heredo de la Homaro. Je 15 km nordokcidente estas Santo Domingo de la Calzada kaj je aliaj 15 km nordoriente Nájera. Ambaŭ apartenas al la Jakoba Vojo.
Historio
San Millán, sanktulo kiu nomas la najbaran lokon, fakte naskiĝis en Berceo en la 7-a jarcento. En tiu jarcento aperis ankaŭ la unua dokumenta aludo al Berceo, nome en la biografio de San Millán. Krome ĉi tie naskiĝis la fama Gonzalo de Berceo, nome la unua poeto de konata nomo kiu verkis en kastilia lingvo.
Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[2]
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis ĉirkaŭ 440 loĝantojn ĝis la nunaj 146.
Aktualo
La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, ĉefe de kultivoj de cerealoj, terpomoj kaj betoj. La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la montara pejzaĝo, ktp.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Nieto Ballester, Emilio (1997). Breve diccionario de topónimos españoles. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-9487-8.
- ↑ La contribución industrial de 1852 en La Rioja. de Joaquín Giró.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





