Benjamin Vulliamy
| Benjamin Vulliamy | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1747 en Londono, Anglio |
| Morto | 1811 en ? |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
| Familio | |
| Patro | Justin Vulliamy (en) |
| Infanoj | Benjamin Louis Vulliamy, Justin Theodore Vulliamy (en) |
| Okupo | |
| Okupo | brakhorloĝisto negocisto |
Benjamin VULLIAMY (1747–1811), estis horloĝisto respondeca pri la fabrikado de la "Regulatoro", kiu, inter 1780 kaj 1884, estis la oficiala tempa regulatoro en Londono.[1]
Biografio
Benjamin Vulliamy estis la filo de Justin Vulliamy, horloĝisto de Svisa deveno, kiu translokiĝis al Londono ĉirkaŭ 1730. Justin fariĝis asociito de Benjamin Gray, horloĝisto establita en Pall Mall, kaj edziĝis kun Mary, unu el liaj filinoj, kun kiu li havis filon Benjamin.[1] Justin sukcedis sian bopatron ŝarĝitan de la afero kaj ekde 1780, lia filo Benjamin eniris la societon (Vulliamy & Son). Patro kaj filo laboris kune ĝis la morto de Justin, la 1-an de decembro 1797.[2]

Ekde frua aĝo, Vulliamy montris intereson pri daŭrigo de la kariero de sia patro. Kiel plenaĝulo, li komencis akiri reputacion kiel fabrikanto de kamenbretaj horloĝoj, dekoraciaj horloĝoj kiuj ornamis halojn de la alta socio (nuntempe, oni povas trovi ilin en la Muzeo kaj artgalerio de Derby).[3] Lia talento havigis al li Reĝan Komision en 1773, dank' al kiu li ricevis doton de 150 pundoj jare kiel Reĝa Horloĝisto de Georgo la 3-a (ekzistis simila distingaĵo, Reĝa Horloĝisto, tiam tenita de George Lindsay). La reĝo, entuziasmulo pri horloĝoj kaj meĥanismoj, estis kliento de Justin Vulliamy, sed nur Benjamin ricevis ĉi tiun signifan honoron.[4]
Ĉirkaŭ 1780, Vulliamy estis komisiita por fabriki la Regulatoron, la ĉefa tempo-gardisto de la Observatorio de Kew, kiu utilis kiel Unua Meridiano kaj estis respondeca pri la oficiala Londona tempo ĝis 1884, kiam Greenwich ludis ambaŭ rolojn.[1]
En 1780 Benjamin Lewis Vulliamy naskiĝis; li estis la lasta Vulliamy kiu dediĉis sin al la familia horloĝa afero. Neniu el liaj posteuloj reprenis la okupon, kvankam lia filo, Lewis Vulliamy, estis notinda arĥitekto.
Horloĝoj Vulliamy
Horloĝoj Vulliamy havis konsiderindan valoron kaj reprezentis la pinton de tiama teĥnologio. Horloĝo Vulliamy estis donacita al la Ĉina Imperiestro Qianlong fare de la diplomata misio de George Macartney al Beijing en 1793.[5] Horloĝoj Vulliamy estis kombinitaj kun figuroj el fajna porcelano por krei objektojn kiuj kombinis ambaŭ sciencon kaj arton. La tuta dezajno estis farita de Vulliamy sed li dungis premiitajn skulptistojn kiel John Deare[6] por krei la figurojn kiuj estis influitaj de samtempaj francaj dezajnoj. La familio Vulliamy uzis Crown Derby por fari la figurojn el porcelanaj dezajnoj. La afero Vulliamy ankaŭ subkontraktis multon el la horloĝa fabrikado al lertaj metiistoj, kaj Vulliamy nur superrigardis kaj faris la finajn alĝustigojn antaŭ vendo.[6]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Kew Time. Arkivita el la originalo je 2012-08-11. Alirita 2011-06-25 .
- ↑ Vulliamy, London. No. 220.
- ↑ The astronomy clock by Benjamin Vullliamy.
- ↑ Vulliamy Mantle Clock. Arkivita el la originalo je 2009-11-03. Alirita 2011-06-25 .
- ↑ William Proudfoot, Biographical Memoir of James Dinwiddie: Embracing Some Account of His Travels in China and Residence in India (Liverpool: Edward Howell, 1868), 45.
- ↑ 6,0 6,1 Royal Crown Derby Gallery, Antique Marks.com
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

