Belagavi

Belagavi
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 590001–590020
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 488 157  (2011) [+]
Loĝdenso 5 193 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 51′ N, 74° 30′ O (mapo)15.85694444444474.504444444444Koordinatoj: 15° 51′ N, 74° 30′ O (mapo) [+]
Alto 762 m [+]
Areo 94 km² (9 400 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Belagavi (Karnatako)
Belagavi (Karnatako)
DEC
Situo de Belagavi
Belagavi (Barato)
Belagavi (Barato)
DEC
Situo de Belagavi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Belagavi [+]
vdr

Belagavi, laŭ kanara lingvo ಬೆಳಗಾವಿ, laŭ marata lingvo बेळगांव, ĝis 2014 Belgaum estas urbego, sidejo de la samnoma distrikto Belagavi en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato.

Kolegio en Belagavi

Geografio

Belagavi situas sur altebenaĵo en alteco 751 metrojn de la marnivelo. La marbordo troviĝas ĉirkaŭ 80, Hubli-Dharwad 88, Kolhapur 99, Gulbarga 298, Mangaloro 334, Mumbajo 390, Majsuro 456, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 460, tutlanda ĉefurbo Delhio 1448, Kolkato 1634 kilometrojn (aere) [1].

Nova leĝdona konstruaĵo

Demografio

En 2011 populacio de Belagavi estis 488 292 (preskaŭ metropolo). La legopovo estas 78%

Historio

Belagavi estis fondita en malfrua 12-a jarcento. La origina loknomo estis Venugrama (sanskrite "vilaĝo de bambuo"). En la areo pluraj dinastioj regis kaj formis plurajn sultanlandojn aŭ imperiojn. La fortikaĵo estis konstruita fare sultano, kiu konstruis ankaŭ moskeon. En 1818 la britoj okupis Belgaum kun la plena regiono. En 1824 malsukcesa ribelo okazis. La urbo estis elektita kiel loko de la 39-a sesio de la Barata Nacia Kongreso en 1924 sub la prezidanteco de Mahatma Gandhi. Tiutempe La urbo estis grava armea bazo de la britoj. En 1956 la subŝtatoj estis reorganizitaj laŭ lingvaj linioj, tial estiĝis ekzemple distrikto Belgaum. En 1961 la jam barata armeo liberigis la proksiman portugalan kolonion Goao. En 2006 Belgaum estis levita leĝdona urbo dum la vintra sesio.

Ekonomio

En ĉirkaŭaĵo de Belagavi oni kultivas legomojn, fruktojn, produktas viandojn, profitas lignojn. La varoj estas liveritaj ankaŭ al la najbaraj subŝtatoj. Oni minadas baŭksitojn proksime.

Stacidomo
Vendejo kaj ekspoziciejo

Trafiko

Belagavi havas enlandan flughavenon. La loka fervoja stacidomo estas ligita al la tutlanda rela reto. faras kontaktojn kaj 4 aŭtobusajn stacidomojn. Al la urbego kuras vojoj el ĉiuj direktoj.

Eduko kaj lingvoj

En Belagavi 2 universitatoj funkcias.

La ĉefaj lingvoj en 2011 estis kanara lingvo (kiel oficiala lingvo) (40%), marata lingvo (38.8%), la urduo (13.7%). La hinda kaj la angla estas vaste komprenataj.

Klimato

Belagavi situas en tropika savanoklimato (Aw) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1202 mm. Preskaŭ en ĉiuj monatoj pluvas, inter junio-oktobro pli ofte pluvas, dum januaro-februaro praktike ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 19 °C kaj varias inter 6-31 °C.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.