Bejdou
Bejdou (angle Compass) aŭ Beidou estas tergloba navigada satelita sistemo de Ĉinio, kiu celas servi en 2008 en la tuta Azia regiono en trafiko, vetero, naftoesploro, observado de abaraj incendioj ktp-
Laŭ la nunaj planoj, la globala sistemo en 2010 konsistas el 4 geostacionaraj satelitoj, 12 satelitoj sur geosikronaj vojoj kaj 9 satelitoj en flugalto de 22.000 km.
La geostacionaraj satelitoj havas la nomon Bejdou (ĉina vorto por la stelfiguro Granda Urso. La Bejdou-1A kaj -1B lanĉis la 30-an de oktobro kaj 20-an de decembro de 2000. Bejdou-2A estis lanĉita n majo de 2003, dum la kvara satelito la 14-an de februaro 2007.
La 23-an de junio 2020 Ĉinio lanĉis sateliton Beidou-3, kompletiginte kreadon de Beidou. Nun ĝi kovras la tutan surfacon de la Tero, garantiante ene de Azio kaj la Pacifiko unikan precizecon ĝis 10 cm (GPS — ĝis 30 cm). La satelito estis sendita al kosmo per raketo Longa Marŝo — 3B el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro (Siĉuano).
La projekto estis inicita en 1994, ĝia realigo komenciĝis en 2000 kaj finiĝis duonjaron pli frue ol planite. Dum la unua etapo estis kovrita la teritorio de Ĉinio, dum la dua — Azio kaj la Pacifiko, kaj la tria etapo kovris la tutan planedon. 44 lanĉoj estis plenumitaj per raketoj Longa Marŝo — 3A, liverinte al kosmo kvar eksperimentajn satelitojn BDS-1 kaj 55 konstelaciajn satelitojn BDS-2 kaj BDS-3. Kreado de la konstelacia sistemo komenciĝis en 2017, post kio en 2,5 jaroj estis plenumitaj 18 lanĉoj. Laŭ neoficialaj datumoj, la programo kostis al Ĉinio ĉirkaŭ 10 miliardojn da dolaroj.
La propra sistemo ebligos al Ĉinio kontentigi siajn bezonojn sendepende de la usona GNS kaj aliaj sistemoj kiel Galileo de Eŭropa Unio kaj GLONASS de Rusio. En 2013 Tajlando kaj Pakistano iĝis la unuaj landoj krom Ĉinio kie ekfunkciis Beidou. En Ĉinio mem en 2019 jam pli ol 70% de la movtelefonoj estis konektitaj al tiu ĉi sistemo, inkluzive modelojn produktitajn de Huawei, Oppo, Xiaomi, Vivo and Samsung. Nun ĝi jam estas uzata en duono de la landoj de la mondo.
Sekva etapo de la evoluigo de la sistemo devos finiĝi en 2035. La satelitoj kaj misiloj estis kreitaj de la Ĉina Akademio pri Kosma Teknologio kaj la Ĉina Akademio pri Lanĉila Teknologio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- angle Website Beidou
- angle Beidou sur le site de l'ESA
- angle Étude de marché (dont utilisation du système Beidou (mars 2015)
- angle Precise orbit determination of Beidou Satellites with precise positioning Arkivigite je 2015-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Beidou (Big Dipper) Arkivigite je 2006-11-28 per la retarkivo Wayback Machine - GlobalSecurity.org
- angle BDstar Navigation
- angle Aviation International News Arkivigite je 2007-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- angle BeiDou-1 - SinoDefence.com
- angle BeiDou-2 - SinoDefence.com
- angle Compass on the Chinese Defence Today website
- angle Compass-M1 orbit details can be found in the Space-Track catalogue with a name "Beidou M1"
- angle Navipedia information on BeiDou—Wiki initiated by the European Space Agency
- france La coopération aérospatiale entre l'Europe et la Chine Arkivigite je 2008-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.