Being There
| Being There | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Jerzy Kosinski |
| Lingvoj | |
| Lingvo | angla lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1970 |
| Eldonejo | Harcourt |
| Ĝenro | satira fikcio |
| Loko de rakonto | Usono |
Estu tie (angle: Being There) estas libro verkita de la pola aŭtoro Jerzy Kosinski, kaj estis eldonita en 1970.
Intrigo
La libro disvolvas la rakonton de Ĉanc (angle: Chance) Gardiner, mense handikapita maljuniĝanta viro kiu vivas en la hejmo de riĉulo kaj kies sola tasko estas prizorgi la ornamitan ĝardenon de sia patrono. Al Ĉanc estas neniu ŝanco de iu ajn kontakto kun la ekstera mondo krom spekti televidon. Kiam la patrono subite mortas, Ĉanc havas neniun elekton ol eliri en la grandan mondon por la unua fojo en sia vivo. Ĉanc, vestita en la plej belaj vestoj de sia patrono, eliras la domon kaj ne mallonge poste estas alveturita de aŭto. Ĉi tie komenciĝas la rakonto de fakte mense handikapita homo, kiu ĉerpis sian tutan scion pri la mondo el ĝardenado kaj televido, kaj tamen iomete post iom li grimpas sur la socian ŝtuparon kaj plialtigas sian socian statuson farigita pretendi esti kiel tre konvena politika eksperto kaj komentisto, ĝis fine iĝante speciala konsilisto de la Prezidanto de Usono.
Tiu ĉi libro estas fakte kritiko de la moderna socio, en kiu oni bezonas scii ĝuste paroli, paroli kiel kutimas en televido, sed fakte ne necesas, ke reala substanco estu malantaŭ la vortoj.
Filmo
En 1979, filmo bazita sur la libro estis publikigita, reĝisorita de Hal Ashby kaj ĉefrolita de Peter Sellers kaj Shirley MacLaine. Por la filmo, la intrigo de la libro estis prilaborita en pli komikan satiron.
En la filmo, Ĉanc ne estas portretita kiel persono kun intelekta handikapo, sed kiel analfabeta persono kun akuta kaj nedifinita neŭrologia handikapo, rememoriga pri aŭtismaj trajtoj. Al Ĉanc mankas seksa ekscitiĝo, mankas frustriĝo, mankas humuro kaj ajna kompreno de sociaj kaj situaciaj aludoj. Lia handikapeco igas lin ĉiam paroli en seka, senpretenda kaj malvarmeta stilo. Kombinado de ĉi tiu parolmaniero kun lia eleganta vestaĵo igas lin perceptita kiel edukita kaj estiminda persono. Kiam li ne komprenas, kion li devas diri, li plu parolas pri la sola temo, kiun li profunde studis dum sia tuta vivo - ĝardenado. La publiko, same kiel la prezidanto mem, perceptas liajn rimarkojn pri ĝardenado kiel profundajn politikajn metaforojn.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
