Bear

La Bear (esperante: urso) aŭ USS Bear estis ambaŭ vapor- kaj velpovumita ŝipo, antaŭulo de modernaj glacirompiloj. Ĝi havis 15,2 centimetrojn dikajn flankojn kaj vojaĝis dum 89 jaroj sur la oceanoj. Laŭ oficiala ttt-ejo, la Bear estis "verŝajne la plej fama ŝipo en la historio de usonaj bordogvardistoj (US Coast Guard)". [1]

Historio

Ĝi estis konstruita en Skotlando en 1874. En la mezaj 1880-aj jaroj ĝi partoprenis la serĉadon de la ekspedicio de Adolphus Greely. Ĝi laboris laŭ la 20.000 mejla bordo de Alasko sub komando de la fama Michael Healy de la United States Revenue Cutter Service, kiu poste iĝis parto de la usonaj bordogvardistoj. Ĝi partoprenis en la helpo al la viktimoj de la tertremo de 1906 en Sanfrancisko.

Ĝi partoprenis la duan ekspedicion de Admiralo Richard E. Byrd al Antarkto. En 1941 ĝi helpis la evakuadon de usonanoj komence de la dua mondmilito. Poste, sub komando de la usona mararmeo (US Navy) ĝi patrolis laŭ la bordo de Gronlando. Inter kelkaj tiuj misioj ĝi estis muzea ŝipo en Oakland kaj rolludis en la 1930-a versio de la filmo The Sea-Wolf (La marlupo) de Jack London.

Post la dua mondmilito la Bear denove estis velboato. Fine en 1963, 89-jaraĝa, dum tiriĝo al parkejo por iĝi surakva restoracio en Filadelfio, la Bear sinkis en la Atlantika Oceano, ĉirkaŭ 250 mejlojn antaŭ Novjorko.

La prufiguro de la Bear videblas en la Mariners' Museum en Newport News, Virginio.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.