Baztrunko



Baztrunko aŭ greftobazo[1] estas necesa ĉe la greftado de planto, ofte lignoplantoj. Ĝi konsistas el radikoj de la planto kaj parto de la planttigo. Sur la baztrunko oni greftas per diversaj metodoj alian kultivaron de la sama botanika familio. Nur ĉe parencaj plantoj la greftado sukcesas kaj la kambiumoj de ambaŭ plantpartoj kunkreskas. La plantparto, kiun oni surgreftas estas nomata greftaĵo aŭ greftbranĉeto. Ĝi venas de la kultivaro, kiun oni volas multigi. Ekzistas multaj teknikoj por greftado. Vidu la ĉefartikolo greftado.
La baztrunko liveras al la dezirata kultivaro ne nur akvon kaj nutrosalojn, sed havas grandan influon sur la kultivaro. Ĝi influas la kreskon, fruktgrandecon, fruktkoloron, maturiĝtempon, kaj la floradon de la arbo.
La baztrunko estu precipe de la sama genro aŭ specio kiel la greftaĵo.
Greftekzemploj:
- roztrunketo. greftado de trunkforma baztrunko kun multefloranta greftaĵo.
- por pomoj oni ofte uzas malforte kreskantaj baztrunkoj, plej ofte M9 aŭ M27
- por ricevi malgrande restantajn pirarbojn oni uzas kiel baztrunko cidonio
- la baztrunko ĉe vito kunportas la rezistadon kontraŭ filoksero (vinlaŭso).
Trunkformantoj
Ĉe pomoj oni ofte ankaŭ greftas tiel nomatan „trunkformanton“ inter baztrunko kaj greftita kultivaro. Kelkaj kultivaroj ne formas rektan trunkon aŭ la trunko estas tre frostsentemaj.
Referencoj
Literaturo
- Heiner Schmidt: Veredeln der Obstgehölze. Eugen Ulmer, 1998, 5-a eldono, ISBN 3-8001-5536-2
- Franz Mühl: Alte und neue Obstsorten. Obst und Gartenbauverlag München, 1991, ISBN 3-87596-093-9
- Herbert Petzold: Apfelsorten. Neumann, 1990, 4-a eldono ISBN 3-7402-0075-8
- Walter Feucht: (1982) Das Obstgehölz. Verlag Eugen Ulmer GmbH, ISBN 3-8001-5519-2
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.