Bavara Partio

Bavara Partio
Bayernpartei
Bayernpartei Logo.svg
Bayernpartei Logo
one-state party • partio
Lando  Germanio
Estro Florian Weber
Fondiĝo 28-an de oktobro 1946
Ĉefa sidejo Munkeno
Ideologio separismo, bavara naciismo
Junulara organizaĵo Young Bavarian Federation
Retejo www.bayernpartei.de
vdr

La Bavara Partio (germane: Bayernpartei; mallongigita: BP) estas separisma germana partio petanta la transformon de Bavario, la plej granda lando en Germanio, en sendependan ŝtaton.

Ĝi estis fondita tuj post la Dua Mondmilito kaj de komence gajnis grandegan sukceson en Bavario (la nura lando kie ĝi alfrontas) kun 21% de voĉoj en la bavara ĝenerala elektado en Germanio en 1949 (4,2% de la voĉoj), atingo kiu havigis 17 sidlokojn en la Bundestag. En la bavaraj parlamentaj balotoj de 1950 ĝi gajnis 18% de la voĉoj kaj 39 sidlokojn, kaj ĝis 1958 ĝi estis la tria plej granda partio en Bavario.

La partio sidis en pluraj registaroj en Bavario kaj ĝia membro de parlamento servis kiel deputito de la ĉefministro. Sekvante koruptskandalon kiu estis elmontrita en 1962, la atingoj de la partio falis, kaj en 1966 ĝi ne eniris parlamenton. Jaron poste la partio estis dividita en tri partiojn, du el kiuj poste dissolviĝis. La partio konkuras regule en ĉiu balotkampanjo en Bavario kaj Germanio. La plej granda atingo ekde la glortempo estis en la elektoj en 1994 al la Konsilio de la Eŭropa Unio, kiam ĝi gajnis 1.6% de la voĉoj. Aktuale en 2005, la partio havas 15 reprezentantojn en sep bavaraj grandurboj kaj provincoj. En la germana parlamenta balotado en 2005, ŝi gajnis 35,543 voĉojn kaj ne pasis la blokan procenton.

La Bavara Partio, kiu havas sian ĉefan branĉon en Munkeno, havas poziciojn pri diversaj aferoj nerilataj al secesio de Germanio: la partio havas relative "verdulan" platformon, kaj postulas ĉesigon de uzo de atomenergio, plibonigitan kaj vastigitan reton de publika transporto, malpermeson de bestotestado kaj recikleblajn energifontojn. La Bavara Partio montras subtenon por aliaj separismaj partioj en Eŭropo (en Skotlando, Eŭskio, Katalunio, Korsiko, Flandrio kaj pli).

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.