Batalo de Cable Strato

Batalo de Cable Strato (angle : Battle of Cable Street) okazis la 4-an de oktobro 1936, kiam loĝantoj de la East End de Londono malhelpis, fakte blokis, paradon de Brita Unio de Faŝistoj, gvidata de Oswald Mosley, subtenata de la Metropola Polico de Londono.
Mosley kaj lia bando de nigraĉemizuloj deziris marŝi tra la homplenaj judaj kvartaloj de orienta Londono (precipe la kvartalo Stephanie) por trudi terorismon. Ili ricevis permeson de la polico kaj eĉ eskorton. Fronte al ĉirkaŭ 3 000 marŝistoj subtenataj de 2 000 policanoj, organizitaj grupoj de kontraŭfaŝismaj fortoj barikadis sin malantaŭ barikadoj, inkluzive judojn (kiuj malobeis la ordonojn de la estroj de la komunumo, kiuj postulis, ke la judoj restu fermitaj en siaj hejmoj), membroj de la Brita Komunista Partio, socialistoj de la sendependa laborista partio, anarkiistoj kaj irlandanaj-katolikoj.
La kontraŭfaŝismaj manifestaciantoj, loĝantoj de la regiono, nombris ĉirkaŭ 100 000 homojn. Ilia devizo estis "They shall not pass!" (Ili ne preterpasos), La traduko de la frazo en la hispana "no pasarán", la slogano de la respublikanoj en la Hispana Enlanda Milito ). En la perfortaj tumultoj kaŭzitaj de la kolizio, la homoj ĉe la barikadoj atakis la marŝantojn kaj la policanojn, kiuj protektis ilin per bastonoj, per ĵetado de ŝtonojn, meblojn kaj rubojn, kiujn ili pretigis deantaŭe. Grupo de judaj manifestaciantoj eĉ verŝis barelojn da rulglobetoj, kio kaŭzis la falon de la policaj ĉevaloj kaj vundon mem de la policistoj.
Fine de la tago, ĉirkaŭ 175 homoj vundiĝis, inkluzive virinojn kaj infanojn, kaj ĉirkaŭ 150 kontraŭfaŝismaj manifestaciantoj estis arestitaj de polico. La faŝisma parado ĉesis kaj la faŝistoj disvastiĝis ĉie. Post la batalo, nova leĝo, nomata "Public Order Act (1936)" (Publika Ordo-Leĝo) estis promulgita, kiu malpermesis la portadon de politikaj uniformoj publike kaj kontribuis al la dissolvo de la movado de Mosley.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.