Banda
| Banda | |||
|---|---|---|---|
| setlejo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 210001 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 25° 29′ N, 80° 20′ O (mapo)25.48333333333380.333333333333Koordinatoj: 25° 29′ N, 80° 20′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 123 m [+] | ||
| Areo | 443,1 km² (44 310 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Banda, hindie बांदा, urdue باندہ estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Demografio
En 2016 Banda havis 154 428 da loĝantoj kun legopovo 72%, pli alta, ol la landa averaĝo. En la 1990-aj jaroj Banda atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
Banda situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero sur averaĝa alteco de 123 m. super la marnivelo. Fatehpur troviĝas 68, Oraj 104, Kanpur kaj Satna po 114, Prajagraĝo 150, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 164, Ĝansi 177, tutlanda ĉefurbo Delhio 467, Kolkata 878, Mumbajo 1059 kilometrojn (aere) [1].

Historio
Banda apartenis al la Maratha Imperio. Inter 1803 kaj 1947 la britoj regis, ĉar en milito ili akiris la regionon.
Ekonomio
Banda estas agrikultura urbo, ĉar la nigra grundo de la distrikto produktas (milion, rizon kaj kotonon). Tiu ĉi lasta kultivaĵo ĝuas altan reputacion en la merkato.
Religio
La ĉefa religio en Banda estas hinduismo (78%), poste islamo (21%) kaj aliaj malpli, ol 1%.
Eduko
En Banda agrikultura universitato, medicina kaj inĝeniera altlernejoj, fine teknologia instituto estas la plej gravaj instruejoj.
Lingvoj
En Banda la oficialaj lingvoj estas la hindia, urdua, angla kaj bundela.
Klimato
En Banda averaĝe pluvas jare po 896 mm. En ĉiuj monatoj iomete pluvas, sed precipe inter julio kaj septembro pro la musonoj. La jara averaĝa temperaturo varias inter 19-34 °C.
Trafiko
Banda akceptas trajnojn el Kanpur, Ĝansi kaj Prajagraĝo. Ĉefvojoj kuras el la samaj urboj, sed ankaŭ el Fatehpur, krome ekzistas flankovojoj el la komencaj vilaĝoj. Pontoj, ankaŭ fervoja ponto helpas la trafikon. Enurbe precipe rikiŝoj kaj taksioj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Kanpur.

Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




