Bad Liebenstein
| Bad Liebenstein | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Turingio | |||||
| Distrikto | Distrikto Wartburg | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 036961 | |||||
| Poŝtkodo | 36448 36444 | |||||
| Aŭtomobila kodo | WAK | |||||
| Oficiala Municipokodo | 16063099 | |||||
| Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Elke Engelmann | |||||
| Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
| Adreso de la administrejo | Bahnhofstr. 22 36448 Bad Liebenstein | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 7662 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 49′ N, 10° 21′ O (mapo)50.81444444444410.354166666667Koordinatoj: 50° 49′ N, 10° 21′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 344 m | |||||
| Areo | 48,81 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.bad-liebenstein.de/ | |||||
Bad Liebenstein estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 7662 loĝantojn.
Historio
En klimate favora situo ĉe la sudokcidenta rando de Turingia Arbaro istalitis kuracbanejo post unuigo de la vilaĝoj Grumbach kaj Sauerborn en la 1801-a jaro. Origo de la nomo estas la Burgo Liebenstein el la 13-a jarcento. De la ruino kiu troviĝas sur la 465 metrojn alta monteto Schloßberg kun belega panoramo ankoraŭ ekzistas kelkaj defendmureroj kaj restaĵoj de gotika palaco. La burgo estis ĝis 1673 en la posedo de la senjoroj de Stein, post kies linia estingiĝo ekregis Saksio-Gotao respektive Saksio-Meiningen.
La dukoj de Saksio-Meiningen floregis Bad Liebenstein kiel kuraclokon je la fino de la 19-a jarcento. En la jaro 1800 la duka kastelo alikonstruitis je kuraccentro troviĝante en parko kun gotika kapelo. Hodiaŭ ĝi estas ripozumdomego. Jam ĉirkaŭ la jaro 1610 la kvalito de la Kasimira fonto laŭditis. La kuracloko iĝis moda kuracejo dum la tempo de Goeto. La kuracisto Adolf Martini, fondinto de la malvarmakva kuracejo de Elgersburg, vokitis al Bad Liebenstein.[1] La pozitiva efiko de la akvo ĉe homoj laborantaj je problemoj kora, moviĝaj, kardiovaskulsistemaj daŭras ĝis nun.
El la periodo de spekulanto-kompanioj datumas ankoraŭ kelkaj aliaj klasikismaj konstruaĵoj - la iama princejo, la paroĥeja kirko, la t.n. Fontotemplo, la trinkejo kaj diversaj vilaoj. Menciindas ankaŭ la fortimpresa Hotelo Müller. Freskoj faritaj laŭ la skizoj de Adrian Ludwig Richter admirindas en la domo Villa Feodora el la 1860-a jaro.
Vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo
Vizitindas en la proksimeco Trusetal-akvofalo, la pejzaĝoj ĉirkaŭ Großer Inselsberg kun multaj migradceloj, Lutero-obelisko apud Steinbach (Wartburgkreis) ĉe la loko kie Lutero arestitis antaŭ sia forpreniĝo al Wartburg, Kastelo Altenstein. Gravis ankaŭ kiel porinfanĝardenistina trejnejo Kasteleto Marienthal en la kvartalo Schweina.
Notoj
Eksteraj ligiloj


| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



