Aš
| Aš | |||
| germane Asch | |||
| urbo | |||
Urbocentro de Aš
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Aš | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
| Distrikto | Distrikto Cheb | ||
| Administra municipo | Aš | ||
| Historiaj regionoj | Bohemio, Terlango Aš, Sudetio | ||
| Montaro | Ašská vrchovina, Smrčiny | ||
| Memorindaĵoj | Belvedero Háj apud Aš, Preĝejo de sankta Nikolao | ||
| Rivero | Bílý Halštrov | ||
| Situo | Aš | ||
| - alteco | 666 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50° 13′ 26″ N 12° 11′ 42″ O / 50.22389 °N, 12.19500 °O (mapo) | ||
| Areo | 55,86 km² (5 586 ha) | ||
| Loĝantaro | 12 684 (2025) | ||
| Denseco | 227,07 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1270 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 352 01 | ||
| NUTS 3 | CZ041 | ||
| NUTS 4 | CZ0411 | ||
| NUTS 5 | CZ0411 554499 | ||
| Katastraj teritorioj | 9 | ||
| Partoj de urbo | 9 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 19 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.muas.cz | |||
Aš (legu aŝ, germane Asch) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio, en la plej okcidenta parto de la regiono Karlovy Vary, en distrikto Cheb. Vivas ĉi tie 12 684 loĝantoj (2025). En latinaj kaj germanaj tekstoj Aš estas indikata kiel Asch kaj Aska.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podhradí, Krásná, Hranice, Hazlov, Bad Brambach, Bad Elster, Rehau kaj Selb.
Historio
La regiono de Aš – la plej okcidenta terlango de Ĉeĥio – estis dum multaj jardekoj aparta mikroregiono. Koloniigita ĝi estis nur en kulmina mezepoko. La unua dokumento kun indiko de la nomo, per kiu Heinrich el Plauen transdonis preĝejon en Aš sub administradon de Ordeno de germanaj kavaliroj, devenas el la jaro 1270. La regiono de Aš fariĝis konsisto de bohemaj landoj en la jaro 1322, kiam Ludoviko de Bavario enlombardigis regionon de Eger (nuntempe ĉeĥe Cheb) al reĝo Johano de Luksemburgio. Bazo de aŭtonomia evoluo de la regiono de Aš poste fariĝis feŭda letero de la reĝo Jan al Albrecht el Neuberg el 1331, per kiu li transdonis al Neubergidoj la tutan regionon kiel rektan feŭdon, liberigitan de ĉiuj pagoj kaj impostoj. Fine de la 14-a jarcento familio de Neuberganoj forlasis la regionon de Aš, kaj komence de la 15-a jarcento transprenis administradon de la regiono familio Zedtwitzidoj, al kiuj reĝo Zigmundo la 1-a konfirmis en 1422 ĉiujn antaŭajn liberigojn kaj privilegiojn. La regiono de Aš restis unusola bohemia teritorio, kiun eklezie ne tuŝis la batalo sur Blanka Monto (1620) kaj ĝi restis evangelia. Ĝi perdis sian aŭtonomion nur post longaj bataloj dum regado de imperiestrino Maria Teresia fine de la 18-a jarcento. En la 2-a duono de la 19-a jarcento ĉi tie okazis abrupta evoluo de teksindustrio. Komune kun ĝi okazas rapida plialtiĝo de nombro de loĝantoj kaj kiel loko kun pli ol 10 000 loĝantoj Aš estis en la jaro 1872 avancigita je urbo de Aŭstrio-Hungario. Aš restis la urbo de teksaĵo ĝis la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento.
En 1918 soldata soveto havis la povon; ĝi kontraŭstaris la postulon de la germanaj separatistoj el Eger aliĝi al Bavario. Sub la nova ĉeĥoslovakia registaro baldaŭ komenciĝis la premo kontraŭ la germana malplimulto. En majo 1938 la sudet-germana partio gajnis la plimulton. La ĉeĥaj loĝantoj forlasis la urbon. Je 21-a de septembro 1938 la regiono de Asch estis okupita de sudet-germana volontula korpuso. Post la Munkena Interkonsento de 1938 Asch apartenis al la Germana Regno. En 1939 la urbo havis ĉ. 23.000 loĝantoj. La 20-an de aprilo 1945 la Usona armeo okupis ĝin. Pro la Beneš-dekretoj kaj la perforta elpelo de la germanoj en 1946 la nombro de loĝantoj preskaŭ duoniĝis. Laborejoj kaj fabrikoj devis esti fermitaj En la 1950-aj jaroj la loĝantaro daŭre malpliiĝis pro la maloportuna apudlima situo kaj pliaj produktejoj estis fermitaj.
En la jaro 1990 estis ree malfermita la unua limpasejo ĝis Germanio direkte al Selb, en pluaj jaroj poste limpasejoj por piedirantoj direkte al Bad Elster kaj Bad Brambach.
Loĝantaro
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 9 405 |
| 1880 | 13 209 |
| 1890 | 19 885 |
| 1900 | 23 737 |
| 1910 | 27 772 |
| 1921 | 24 618 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 22 930 |
| 1950 | 10 784 |
| 1961 | 11 209 |
| 1970 | 12 843 |
| 1980 | 12 925 |
| 1991 | 12 285 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 12 584 |
| 2011 | 12 643 |
| 2013 | 13 076 |
| 2014 | 13 163 |
| 2016 | 13 190 |
| 2017 | 13 227 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2018 | 13 245 |
| 2019 | 13 210 |
| 2020 | 13 182 |
| 2021 | 12 257 |
| 2022 | 12 483 |
| 2023 | 12 804 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2024 | 12 783 |
| 2025 | 12 684 |
Partoj de urbo
Ekde la 1-a de januaro 1976 ĝis la 23-a de novembro 1990 apartenis al la urbo ankaŭ Kamenná.
Memorindaĵoj
- Urba muzeo (origine gotika kasteleto) kun ekspozicioj pri historio kaj artmetioj de la regiono kaj pri tekstila industrio (i.a. kun en mondo unika kolekto de 25 000 gantoj)
- Katolika preĝejo de sankta Nikolao
- Urbodomo
- Fontano kun statuo de J.W.Goethe
- Statuo de Martin Luther (unusola en Ĉeĥio)
- Belvedero Háj apud Aš kun la Bismarck-turo (Háj)
- Tiel nomataj limŝtonoj aŭ repacigaj ŝtonoj
- Popola arkitekturo

Naturaj interesaĵoj en la ĉirkaŭaĵo
- Rokoj de Goethe rande de la naturparko Halštrov
- Natura memorindaĵo Vysoký kámen (Alta ŝtono)
- Nacia natura memorindaĵo Komorní hůrka - la plej juna vulkano en Ĉeĥio
- torfejo SOOS (nacia naturrezervejo)
- Fonto de la rivereto Elster (Halštrov)
Vidu ankaŭ
Panoramo
Eksteraj ligiloj
- Oficiala urba retpaĝo Arkivigite je 2011-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotogalerio de la urbo Arkivigite je 2008-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


