Azteka ralo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azteka ralo
Azteka ralo, Rallus tenuirostris
Azteka ralo, Rallus tenuirostris
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Ralo Rallus
Linnaeus, 1758
Specio: Azteka ralo Rallus tenuirostris
Ridgway, 1874
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Azteka ralo (aŭ laŭ la latina scienca nomo Rallus tenuirostris, nomita ankaŭ Mallongbeka ralo, kaj ankaŭ Meksika ralo) estas birdospecio de la familio Raledoj kaj genro Ralo (Rallus). Ĝi estas endemia en centra Meksiko.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

La Azteka ralo estis dekomence traktita kiel samspecia kun tio kio estas nun la Longbeka ralo (R. longirostris), la Ralo de Ridgway (R. obsoletus), la Eleganta ralo (R. elegans), kaj la Krepitoralo (R. crepitans), kaj pli ĵuse samspecia kun la Eleganta ralo. Ĉiuyj taksonomiaj sistemoj nun interkonsentas, ke ĉiu el la kvin estas aparta specio bazite sur studo de 2013 kiu priskribis iliajn diferencajn genetikojn kaj morfologiojn.[3][1][4][5][2] Multaj sistemoj traktas ĝin kiel plej proksime rilata al la Ralo de Ridgway.[6]

La Azteka ralo estas monotipa.[1]

Aspekto

La Azteka ralo estas 33 ĝis 42 cm longa. Maskloj pezas 271 ĝis 331 g kaj inoj 220 ĝis 268 g. Ambaŭ seksoj havas similan plumaron. La specio havas malhelajn kaj helajn morfojn. La malhela morfo havas tre brunajn suprajn partojn kun nigrecaj markoj sur la dorso. Ĝi havas palrozecan vangostrion kaj blankajn mentonon kaj gorĝon. Ĝiaj subaj partoj estas ruĝecaj kun obtuze bruna kaj blanka ĝis rozeca cinama strio sur la flankoj kaj blankaj subvostaj kovriloj. La subaj partoj de la hela morfo havas pale blankan centron kun rozeca cinama nuanco. Junuloj havas pli senkolorajn kaj malhelajn suprajn partojn kaj pli palajn subajn partojn ol plenkreskuloj.[6]

Distribuado kaj habitato

La Azteka ralo troviĝas preskaŭ nur en centra Meksiko, en areo pli malpli limigita per Nayarit, San Luis Potosí, Veracruz, kaj Guerrero.[7][4] Tamen, inter 2013 kaj 2017 oni dokumentis multajn registrojn en Chihuahua, ĉefe en la valo de la rivero San Pedro (Chihuahua).[8] La Azteka ralo vivas kaj en laŭsezonaj kaj permanentaj nesalakvaj marĉoj de altaj teroj. Laŭ alto ĝi gamas el 800 m ĝis almenaŭ 2500 m.[6]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  2. 2,0 2,1 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. Maley, J.M. (2013). “Mitochondrial and Next-Generation Sequence Data used to Infer Phylogenetic Relationships and Species Limits in the Clapper/King Rail Complex”, The Condor 115 (2), p. 316–329. doi:10.1525/cond.2013.110138. 85989924. 
  4. 4,0 4,1 Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hern ndez-Ba os, R. A. Jim nez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., and K. Winker. 2023. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. [2]
  5. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [3] Alirita la 10an de Novembro, 2022
  6. 6,0 6,1 6,2 del Hoyo, J., N. Collar, kaj D. A. Christie (2020). Aztec Rail (Rallus tenuirostris), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [4] Alirita la 22an de Novembro, 2022
  7. (1998) Check-list of North American Birds, 7‑a eldono, Washington, D.C.: American Ornithologists' Union.
  8. (2021) “An isolated population of the secretive, endemic Aztec Rail (Rallus tenuirostris) in Chihuahua, Mexico”, Wilson Journal of Ornithology 133 (3), p. 417–425. 

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.