Azia nananaso

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia nananaso

Azia nananaso, masklo (maldekstre), kaj ino (dekstre) de raso albipennis
Azia nananaso, masklo (maldekstre), kaj ino (dekstre) de raso albipennis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Nettapus
Specio: N. coromandelianus
Nettapus coromandelianus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Azia nananaso, KotonanasoKoromandela anaso,[1] Nettapus coromandelianus estas malgranda anaso de la grupo de kairinenoj kiu reproduktiĝas en Pakistano, Barato, Bangladeŝo, sudorienta Azio kaj suda al norda Aŭstralio.

Priskribo

Masklo montranta nigran kolumon kaj ruĝan irison.
Masklo kaj ino (traokula strio).
Masklo en Tajlando.
Ino en Tajlando.
Inoj ripoze ĉe Blankvanga ŝterno ĉe Hodal.

Tiuj estas la plej malgrandaj akvobirdoj en la mondo, nome tiom malgrandaj kiom ĝis 160 g pezaj kaj ĝis 26 cm longaj. Blanka koloro hegemonias en la plumaro de tiu birdospecio. La beko estas mallonga, brilnigreca, fortika ĉebaze kaj ansereca.

Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo en reprodukta plumaro havas brilan nigrecverdan kronon, blankajn kapon, kolon kaj subajn partojn; estas elstara nigra kolumo kaj blanka flugilstrio. La kapo estas tre rondoforma kaj la kruroj mallongaj. Dumfluge, la flugiloj estas malhelverdaj kun blanka strio, kio faras la masklon rimarkinda eĉ inter la grandaj flugantaj aroj de Sudazia arbanaso, kun kiu ĝi kunhavas habitaton. La iriso estas ruĝa.

La ino estas pli pala, sen nigra kolumo kaj nur mallarĝa aŭ foresta blanka flugilstrio. Anstataŭ la tutblanka vizaĝo de la masklo, ŝi montras malhelan traokulan strion. En nereprodukta plumaro (eklipsa plumaro) la masklo similas al ino escepte pro sia blanka flugilstrio.

Tiu specio ariĝas en akvejoj.

La alvoko estas pekuliara klukado, kriate dumfluge.

Distribuado

Ĝi estas specio de tre loĝantaj birdoj, krom disigo en la humida sezono, sed elĉinaj birdoj vintras pli sude. Ili nestumas en arbotruoj, kie la ino demetas 8-15 ovojn.

Tiu estas abunda specio en Azio, kvankam la iom pli granda aŭstralia raso ŝajne malpliiĝas en nombroj.

Ĝi troviĝas en ĉiaj fluantakvaj lagoj, pluvoplenaj irigaciaj kanaletoj, inundataj rizkampoj, irigaciaj akvorezervejoj ktp. Ĝi iĝas fidema ĉe vilaĝaj akvorezervejoj kie ĝi estis neĝenita kaj alkutimiĝis al homa proksimeco.

Kutimaro

Ĝi estas rapide fluganto, kaj povas plonĝi foje.

Ties manĝo estas ĉefe semoj kaj vegetala materialo, ĉefe de nimfoj; foje ili povas manĝi ankaŭ insektojn, krustulojn ktp.

La reprodukta sezono estas julio al septembro (sudokcidenta musono), sed tio dependas el la regiono. Ties nesto estas natura truo en arbotrunko super aŭ ĉe akvo, foje kovrita el herbo, rubo kaj plumoj. La ino demetas 6 al 12 ovojn, kiuj estas eburblankaj.

Referencoj

  1. Ali, Salim; J. C. Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.