Azia marmoto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Marmota bobak (Müller, 1776) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Azia marmoto (Marmota bobak), ankaŭ konata kiel stepa marmoto aŭ bobako, estas specio de marmoto trovebla en stepoj de Rusio, Ukrainio kaj Centra Azio. Ĝi estas ankaŭ iam renkontebla en Belorusio.[1] T.e. ĝia arealo estas de Eosta Eŭropo ĝis norda kaj centra Kazaĥio,[2][3] kaj ĝi estas aparte kutima inter riveroj Donec kaj Don (Ĥarkiva kaj Luhanska oblastoj en Ukrainio kaj najbaraj partoj de Rusio) kaj eosten ĝis Kazaĥio.
La azia marmoto estas simila je aspekto kaj konduto al nord-amerika preria hundo. Malsimile al aliaj marmotaj specioj, kiuj preferas montaraj areoj, bobakoj plej komfortas en herbejoj kaj ĉe la limoj de kulturaj kampoj. Ili estas aktivaj averaĝe kvin kaj duono da monatoj po jaro kaj la reston de la tempo estas en hiberniĝo en siaj ternestoj. En ĉiu socia grupo estas soluloj, kiuj forlasas ĝin pos sia dua hiberniĝo kaj fondas novajn koloniojn. En la grupo ĉ. 60% de plenkreskaj inoj naskas dum iu aparta jaro. Ĝenerale naskiĝas po 5 idoj kaj ili iĝas sekse fekundaj post tri jaroj.
Grupoj de marmotoj havas teritorian defendon kaj signalojn pri danĝero. Studoj montras ke la serioj signaloj estas pli rapidaj en krutaj montaj areoj kaj pli longaj kaj malrapidaj en pli plataj regionoj.
Marmotoj ĝenerale ne estas ĉasantaj por viando, sed ĉaso de bobakoj helpis savi rusajn kaj ukrainajn kamparanojn dum Holodomoro. Krome, iliaj peltoj estas uzataj por kapoj kaj manteloj. Apud Moskvo estas peltbieno, kiu eksperimentas pri bredado de aziaj marmotoj.
Samkiel aliaj marmotoj, bobakoj estas vundeblaj por bubona pesto. Onikrede, populacio de bobakoj en Uralo estis mastro por pesta epidemio en uesta Rusio fine de la 19-a jarcento.
Subspecioj
Nuntempe oni agnoskas du subspeciojn de bobako:[2]
- M. b. bobak
- M. b. tschaganensis
Kultura influo
Azia marmoto estas simbolo de Luhanska oblasto de Ukrainio kaj aperas sur ĝia blazono kaj ankaŭ sur blazonoj de multaj distriktoj kaj urboj en la regiono. En la rusa lingvo bobako estas ofte uzata kiel alegorio por dormema kaj mallaborema homo pro ĝia emo hiberniĝi dum plejparto de la jaro.
Referencoj
- ↑ Wilson, D. E. & Reeder, D. M. (editors). 2005. Mammal Species of the World. A Taxonomic and Geographic Reference (3rd ed).. Arkivita el la originalo je 2011-05-21. Alirita 2012-10-15 .
- ↑ 2,0 2,1 Grubb, P. (16 November 2005). Wilson, D. E.; Reeder, D. M. eds. Mammal Species of the World (3rd ed.) Arkivigite je 2011-05-21 per la retarkivo Wayback Machine. Johns Hopkins University Press. p. 633. (ISBN 978-0-8018-8221-0). OCLC 62265494.
- ↑ Tsytsulina, K., Zagorodnyuk, I., Formozov, N. & Sheftel, B. Marmota bobak in: IUCN 2010. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2010.2[rompita ligilo]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



