Azazelo

Azazelo
falinta anĝelo
biblia persono Redakti la valoron en Wikidata
Verko Biblio
Perdita Paradizo
Informoj
Originala nomo עזאזל
Eble sama propeka kapro • Azazil • scapegoat ritual
Sekso vira
vdr

Azazelo (aramee: רמשנאל, hebree: עזאזל, Aze'ezel arabe: عزازل Azazil) estas enigma nomo ĉeesta kaj en la hebreaj sanktaj tekstoj kaj en tiutemaj apokrifaj; la nomo estas foje akompanata de vortoj Rameel kaj Gadriel. La unua alestiĝo de kiu nomo aperas en Levidoj 16,8, kie kapro estas indikata per “Azazelo”.

Moderna interpreto pri Azazelo kiel kapra demono. (El Dictionnaire Infernal, Parizo 1825).

Signifo

La nomo Azazelo (sayan aŭ ‘ăzaz’ēl) signifus "Dio fariĝis forta", (el la hebrea ‘ăzaz’, tria pronomo de la preterita participo de ‘āzaz’ = "esti forta", kaj el, "Dio". Alia teorio farus el ĝi “malrespektulo al Dio”. Azazelo havas foje kiel variantojn "Azael", "Aziel" kaj "Asiel".

Azazelo en la Juda Biblio kaj en la rabena literaturo

La nomo aperas unue en la biblia libro de Levidoj 1(6, 8,) kiam Dio ordonis al la Ĉefa Sacerdoto Aaron ke en la tago de Jom Kippur estu propeke oferata al Javeo kapro por ke estu purigata la izraela popolo, kaj alia identa estu destinita al Azazelo en la dezerto (Lev 16, 8-9 kaj 21-22).

Tiu nomo “Azazelo” aperas ankaŭ en la apokrifa Libro de Ĥanoĥ de la 1-a jarcento a.K.. La nomo ŝajnas indiki unu el la ribelaj anĝeloj kiuj instruis al viroj la konstruon de armiloj kaj la virinoj ornamojn kaj kosmetikon (8,1). Dio sendis, laŭ tiu mitologio, la Ĉefanĝelon Rafaelon ĝin kateni kaj enterigi en la dezerto de Dudael najbare de Jerusalemo (ĉap. 10), kie li volus ankaŭ penti sed ne povis.

La Talmudo ankaŭ parolas pri Azazelo, kun apartaĵoj de la religia ceremonio de la du kaproj: Talmudaj rakontaĵoj pri la jerusalema Templo.

La islama tradicio ankaŭ mitologigas Azazelon, laŭ kiu Azazelo estis la komenca nomo de tiu kiu fariĝis Ibliso (la diablo) pro lia ĵaluzo kontraŭ la nova kreito, Adamo.

Mezepokaj rabenoj verkis mitologiojn pri Azazelo en la kabala.

Literaturo

Notoj

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.