Axel Kicillof
| Axel Kicillof | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Axel Kicillof | |||||
| Naskiĝo | 25-an de septembro 1971 (54-jaraĝa) en Bonaero | ||||
| Lingvoj | hispana vd | ||||
| Loĝloko | La Plata vd | ||||
| Ŝtataneco | Argentino | ||||
| Alma mater | Universitato de Bonaero - Doktoro pri Ekonomiko (1997–2005) Universitato de Bonaero - ekonomiko (1990–1995) Nacia Kolegio de Bonaero (1984–1990) | ||||
| Partio | Partido Justicialista (2021–) Fronto por Venko-PJ | ||||
| Subskribo | |||||
| Profesio | |||||
| Okupo | ekonomikisto politikisto | ||||
| Aktiva en | Bonaero vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Axel KICILLOF (naskiĝis la 25-an de novembro 1971 en Bonaero) estas argentina ekonomikisto kaj politikisto. De 2013 ĝis 2015, li estis Ministro pri Ekonomio kaj Financo en la registaro de Cristina Fernández. Ekde 2019, li estas Guberniestro de la Provinco Bonaero. [1] Li apartenas al la peronista balota alianco Frente de Todos.
Kariero
De 1998 ĝis 2010, li okupis la postenon de asociita profesoro pri ekonomiko ĉe la Universitato de Bonaero. Li ankaŭ instruis kursojn ĉe la Nacia Universitato de Quilmes, la Nacia Universitato General Sarmiento , kaj la prestiĝa Komerca Lernejo Carlos Pellegrini.
En decembro 2011, kun la komenco de la dua oficperiodo de prezidantino Cristina Fernández de Kirchner, Kicillof estis nomumita Sekretario pri Ekonomia Politiko kaj Evoluplanado. En plena politika ascendo, li ludis dum ĉi tiu oficperiodo ŝlosilan rolon en la procezo de reŝtatigo de la antaŭa ŝtata naftokompanio YPF. [2]
La 20-an de novembro 2013, li estis nomumita Ministro pri Ekonomio fare de la Prezidanto. [3] Kiel ministro, li malsukcese negocis kun heĝfondusoj por refinanci argentinajn obligaciojn. [4] La malsukceso de la intertraktadoj kondukis la sudamerikan landon al teknika defaŭlto. [5]
En la elektoj de 2015 li estis elektita deputito por la urbo Bonaero.
En 2019, li estis elektita guberniestro de la Provinco Bonaero, venkante la tiaman guberniestron Maria Eugenia Vidal de la Respublikana Propono. La venko de Kicillof markis la revenon de Peronismo al la povo en la plej granda provinco de Argentino, kiun ili regis dum 28 jaroj. Li estas la aŭtoro de libroj kiel: Reen al Keynes (2007); De Smith al Keynes: Sep Lecionoj en la Historio de Ekonomia Penso. Analizo de la Originalaj Verkoj (2010); Fundamentoj de la Ĝenerala Teorio de Dungado, Intereso kaj Mono (2012); kaj Dialogoj Sen Kravato: Pensante pri Ekonomiko, Politiko (kaj Pli) en la 21-a Jarcento (2015).
Referencoj
- ↑ "Elecciones en Argentina: Axel Kicillof, el peronista que seduce | Argentina | EL PAÍS", 31 October 2019.
- ↑ Axel Kicillof and family. Vanity Fair (17 April 2012). Arkivita el la originalo je 18 April 2012. Alirita 14 October 2013 .
- ↑ "Cristina Fernandez reshuffles cabinet and names new economic team", MercoPress, 19 November 2013.
- ↑ Debesa, Fabián, "Axel Kicillof pasa su asunción al 11 de diciembre, por los festejos de Alberto Fernández", Clarín POLÍTICA, 27 November 2019. (hispane)
- ↑ . Axel Kicillof Is Argentina's Secret Weapon Against Default. Newsweek (30 July 2014).
Eksteraj ligiloj
- Vivresumo de Axel Kicillof
- Axel Kicillof. (31-an de julio 2017) Keynes and The General Theory Revisited. Taylor & Francis. ISBN 978-1-351-60125-2.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

