Austin L. Rand

Austin L. Rand
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1905 (1905-12-16)
en Kentville
Morto 6-an de novembro 1982 (1982-11-06) (76-jaraĝa)
en Avon Park
Tombo Oak Hill Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater universitato Acadia Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Rheua Vaughn Medden (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Austin Stanley Rand (en) Traduki, William M. Rand (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
zoologo
scienca kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Austin Loomer RAND (16a de Decembro 1905 – 6a de Novembro 1982) estis kanada zoologo.

Biografio

Li naskiĝis en Kentville (Nov-Skotio), en 1905 kaj kreskiĝis en apuda Wolfville, kie li estis tutorigita de fama loka ornitologo Robie W. Tufts. Li gradiĝis en Scienco en la Akadia Universitato, institucio en kiu li ankaŭ ricevis honoran doktorigon en 1961.

En 1929, estante studento en la Universitato Cornell, li veturis en ekspedicio al Madagaskaro kiel kolektanto de birdoj. Rand publikigis la rezultojn kiel doktoriga disertacio. En tiu ekspedicio li renkontiĝis kun Richard Archbold, zoologo kaj filantropo, kun kiu li iĝis dumviva amiko. Archbold poste financis kaj estris serion de biologiaj ekspedicioj al Nov-Gvineo en la 1930-aj jaroj, en kiuj ankaŭ Rand partoprenis kaj kunestris. En 1941 li helpis Archbold en la establado de la Archbold Biological Station en Lake Placid, Florido, kien li retiriĝis.

En 1942, Rand iĝis helpanta zoologo en la Nacia Muzeo de Kanado, nun Kanada Muzeo de Naturo, kie li laboris kun ornitologo Percy A. Taverner kaj mamulologo Rudolph Martin Anderson. El 1947 ĝis 1955, li estis zorganto de birdoj en la Muzeo Field en Ĉikago kaj estis ĉefa zorganto pri Zoologio tie el 1955 ĝis 1970.

Li estis ofta kontribuanto al The Auk, ornitologia gazeto de la American Ornithological Society, organizo en kiu li estis elektita kiel membro kaj Prezidento en 1962–1964.

En 1996 li estis omaĝita en la nomo de unu el la esplorkonstruaĵoj de la Archbold Biological Station.

Austin L. Rand estis patro de la fama tropik-herpetologo Austin Stanley Rand de la Smithsonian Institution.

Publikaĵoj

Krom nombraj artikoloj kaj sciencaj artikoloj, gravaj reportoj kaj libroj verkitaj aŭ kunverkitaj de Rand estas jenaj:

  • 1936. The distribution and habits of Madagascar birds. (Bulletin of the American Museum of Natural History).
  • 1937. Results of the Archbold expeditions No.14: The birds of the 1933–1934 Papuan expedition. (Bulletin of the American Museum of Natural History. Kun Ernst Mayr).
  • 1942. Results of the Archbold Expeditions. Birds of the 1936–1937 New Guinea Expedition. (Bulletin of the American Museum of Natural History).
  • 1955. Stray feathers from a bird man's desk. Fascinating and unusual sidelights on the lives of birds.
  • 1956. American Water and Game Birds.
  • 1960. Birds of the Philippine Islands: Siquijor, Mount Malidang, Bohol, and Samar. (Fieldiana. Kun D.S. Rabor).
  • 1961. A Midwestern Almanac, Pageant of the Seasons. (Kun sia edzino Rheua M. Rand).
  • 1962. Birds in Summer.
  • 1967. Ornithology: an Introduction.
  • 1967. Handbook of New Guinea Birds. (Kun E. Thomas Gilliard).
  • 1971. Birds of North America.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.