Asphodeline
| Biologia klasado | ||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
| Asphodeline Rchb. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Asfodelino (latine Asphodeline) estas plantgenro el la subfamilio de la Asfodeloideoj (Asphodeloideae). Ili estis iam en la familio de la Liliacoj (Liliaceae), hodiaŭ ĝi estas engrupigita en la familio de la Asfodelacoj.
Priskribo
Temas plej ofte pri multjaraj, herbaj plantoj, kiuj formas mallongan, parte rampantan rizomon kiel rezervorgano.
La flavaj aŭ blankaj floroj estas kiel ĉe la plej multaj unukotiledonaj plantoj trinombraj. La fruktoj estas globformaj, ledaj kapsuloj, kiuj enhavas nigrajn semojn. Male al la tre simila genro Asphodelus (asfodelo) la asfodelino-specioj havas diverslongajn stamenojn kaj la folioj sidas dise sur la tigo..[1]
Florformulo:
Disvastigo
Asfodelino hejmiĝas de la Mediteraneo ĝis Irano.

Systematik
La genro Asfodelino havas 17 speciojn[2]:
- Asphodeline anatolica TUZLACI: Ĝi hejmiĝas en sudokcidenta Turkujo.
- Asphodeline baytopiae TUZLACI: Ĝi hejmiĝas de la suda Turkujo ĝis Sirio.
- Asphodeline brevicaulis (BERTOL.) J.GAY EX BAKER: La disvastigejo estas la orienta mediteranea regiono ĝis Irano. Ĝi ekzistas en du subspecioj.
- Asphodeline cilicica TUZLACI: Ĝi hejmiĝas en la suda Turkujo apud Adana.
- Asphodeline damascena (BOISS.) BAKER, hejmregiono: Turkujo, Sirio. Ekzistas 4 subspecioj.
- Asphodeline globifera J.GAY EX BAKER: La hejmregiono estas la meza kaj suda Turkujo ĝis en la okcidenta Sirio.
- liburna asfodelino (Asphodeline liburnica (SCOP.) RCHB., hejmregiono: suda Italujo, balkana duoninsulo, Turkujo, hal Egea Maro.
- Flava Asfodelino (Asphodeline lutea (L.) RCHB., hejmregiono: Apenina duoninsulo, Balkana duoninsulo, Rumanujo, Turkujo, Alĝerio, Tunesio, Malgrandazio, Kaŭkazo.
- Asphodeline peshmeniana TUZLACI : La hejmregiono estas Turkujo.
- Asphodeline prismatocarpa J.GAY EX BOISS.: La hejmregiono estas suda Turkujo.
- Asphodeline prolifera (M.BIEB.) KUNTH: La disvastigejo etendiĝas de nordorienta Turkujo ĝis la nordokcidenta Irano.
- Asphodeline recurva POST: La hejmregiono estas de Turkujo al Jordanio.
- Asphodeline rigidifolia (BOISS. & HELDR.) BAKER: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.
- Asphodeline sertachiae TUZLACI: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.
- krimea asfodelino (Asphodeline taurica (PALL.) ENDL., hejmregiono: rekujo, Turkujo Kaŭkazio.
- svelta asfodelino (Asphodeline tenuior (FISCH. EX M.BIEB.) LEDEB., hejmregiono: Kaŭkazio, Irano. Ĝi ekzistas en du subspecioj.
- Asphodeline turcica TUZLACI: Ĝi hejmiĝas en Turkujo.
Literaturo
- Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7, S. 1225.
Referencoj
- ↑ Freilandschmuckstauden, unua volumo, paĝoj 121–122
- ↑ R. Govaerts, L. Newton: World Checklist of Xanthorrhoeaceae. Asphodeline. Royal Botanic Gardens, Kew 2014, letzter Zugriff am 12. Oktober 2014.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


