Asdingoj

Asdingoj
historia etno
Vandaloj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
411: Dispartigo de la Iberia Duoninsulo inter alanoj, sueboj, asdingoj (nordokcidente) kaj silingoj (sude), la nordoriento restis romia

La asdingoj (latine AsdingiHastingi, germane - kiel reprezentanto de nunaj ĝermanaj lingvoj - AsdingenHasdingen) estis parto de la ĝermana etno de vandaloj, kiuj en la 2-a jarcento de nia erao vivis en teritorio kiu nun apartenas al Rumanio kaj Hungario.

Dum la militoj sub Marko Aŭrelio la asdingoj estis implikitaj en lukto kun la Romia Imperio. Fine de la 3-a jarcento ili unuiĝis kun la dua granda parto de la vandala etno, la silingoj, kaj en 401 denove atakis la Romian Imperion. En 406 ili kun aliaj ĝermanaj etnoj transiris la Rejnon kaj konkeris grandan parton de Gaŭlio, tri jarojn pli poste, en 409, ili konkeris grandan parton de la Iberia Duoninsulo.

Sub la gvidado de la asdinga reganto Gaisariks en la jaro 429 armeo de asdingaj kaj silingaj vandaloj kune kun alanoj transiris al la nordo de Afriko kaj fondis vandalan regnon en la antaŭa romia provinco Africa proconsularis en nordokcidenta Afriko, ampleksanta ankaŭ la insulojn Korsiko kaj Sardinio. Post kreo de sia ŝtato, la vandaloj militmarŝis kontraŭ pliaj partoj de la Roma Imperio, kaj ili en 455 prirabis Romon. Post morto de Gaisariks, ilia ŝtato malfortiĝis kaj en 534 la Bizanca militestro Belizar detruis ĝin. La vandaloj poste asimiliĝis al la loka popolo.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.