Asamio

| Asamio | |||
|---|---|---|---|
| subŝtato de Barato | |||
| Administrado | |||
| Estas parto de | Barato | ||
| Politiko | |||
| Estro | Himanta Biswa Sarma (ekde 10-a de majo 2021) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 31 205 576 | ||
| Loĝdenso | 398 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Areo | 78 438 km² (7 843 800 ha) | ||
Asamio sur la mapo de Barato | |||
| Geografia situo | 26° 0′ 0″ N, 93° 0′ 0″ O (mapo)2693Koordinatoj: 26° 0′ 0″ N, 93° 0′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
| Kodoj | |||
| ISO 3166-2 | IN-AS | ||
| Eksteraj paĝoj | |||
| assam | |||
| La kategorio en la Komunejo | Asamio [+] | ||
Asamio[1] (asame: অসম [asam]) estas barata subŝtato.
Laŭ la stato de 2011 en la subŝtato vivis 31 205 576 loĝantoj sur areo de 78 438 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 398 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Dispur (7225 loĝantoj), suburbo de Guvahati.
La ĉefaj lingvoj parolataj en Asamo estas la asama kaj la bengala; aldone parolatas pluraj lingvoj de la Tibeto-Birma lingvaro, plej grave la bodoa lingvo.
Geografio
Asamio limas la baratajn ŝtatojn Arunaĉal-Pradeŝo, Nagalando, Manipuro, Mizoramo kaj Tripuro (de nordo suden laŭ la horloĝa direkto) kaj Meghalajo en la sudo kaj Okcident-Bengalo en la okcidento. Aldone ĝi limas Butanon en la nordokcidento kaj Bangladeŝon en la sudokcidento. La plej granda urbo de Asamio estas Guvahati.
Plej grandaj urboj
| Urbo | Loĝantaro |
|---|---|
| Guvahati | 962 334 |
| Silĉar | 178 865 |
| Dibrugar | 145 488 |
| Ĝorhat | 126 736 |
| Nagoan | 121 628 |
| Tinsukia | 116 322 |
| Tezpur | 75 540 |
| Bongaigan | 67 322 |
| Dhubri | 63 388 |
| Diphu | 61 797 |
| norda Laĥimpur | 59 814 |
| Karimganĝ | 56 854 |
| Goalpara | 53 430 |
| Sivasagar | 50 781 |
Dividaĵoj
Historio
De 1228 Asamio estis regata de la dinastio Ahom. Nur en 1826 la britoj surprenis Asamion de la birmanoj.
Ĝis la divido de Brita Hindio post ĝia sendependeco disde Britio, Asamio entenis la tutan areon de la nord-orienta Hindio. Per referendumo je la 6-a de julio 1947 la areo de Silhet iĝis parto de la nova Orient-Pakistano (nun Bangladeŝo). Aldonaj malgrandaj barataj ŝtatoj estiĝis poste en la oriento de Asamo. La lastan fojon Asamio dividiĝis en 1972, kaj tiel estiĝis la ŝtato Meghalajo, kiu surprenis la antaŭan asaman ĉefurbon Ŝilongo. Dispur iĝis la nova ĉefurbo de Asamio.
Ekde 1979 la United Liberation Front of Asom (ULFA) perforte batalas per gerilaj agoj por la sendependeco de Asamio disde Barato. La registaro de Barato kontraŭbatalas la separatistojn per la armeo.
Vidindaĵoj
Asamio famas pro la tia kultivata malmilda teo. En Asamio situas la nacia parko Kaziranga, kiu estis nomumita Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1985.
Referencoj
- ↑ artikolo Asamio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio. La unua eldono de PIV el 1970 ankoraŭ ne menciis la landonomon, kaj la esperantlingva Poŝatlaso de la mondo de 1971 notis la nomon kiel "Asamo" en la listo 21 kaj la sekva detala mapo 21a, sed la nuna vortumo de PIV 2020 estas la aktuala.
- ↑ loĝantaro de Asamio baze de la censo de 2011, jen germane kaj angle
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝaro de la registaro de Asamio Arkivigite je 2006-11-28 per la retarkivo Wayback Machine angle
| ||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



