Arthur Symons
| Arthur Symons | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 28-an de februaro 1865 en Milford Haven | |
| Morto | 22-an de januaro 1945 (79-jaraĝa) en Wittersham | |
| Lingvoj | franca • angla • itala vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando | |
| Subskribo | ||
| Profesio | ||
| Okupo | poeto tradukisto arthistoriisto literaturkritikisto verkisto redaktisto | |
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado, poezio, literatura kritiko kaj tradukado | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arthur William SYMONS (n. la 28-a de februaro 1865 en Milford Haven, Pembrokeshire ; m. la 22-a de januaro 1945 en Wittersham, Kent) estis angla simbolisma poeto, kritikisto, ĵurnalisto, redaktisto, vojaĝverkisto kaj tradukisto. [1]
Vivo
Naskita en Kimrio al kornvalaj gepatroj, Symons estis private edukita kaj pasigis multan tempon en Francio kaj Italio. Inter 1884 kaj 1886 li redaktis teatraĵojn enhavitajn en la tiel nomataj Shakespeare Quarto Facsimils, kaj inter 1888 kaj 1889 sep Shakespeare- teatraĵojn el la repertuaro de la aktoro Henry Irving. Li laboris pri la revuo Athenaeum en 1891, kaj la Saturday Review en 1894, sed lia plej granda eldonsukceso venis kun la mallongdaŭra The Savoy, kie li publikigis verkojn de W. B. Yeats, Joseph Conrad kaj Aubrey Beardsley.
Lia unua poemaro, *Tagoj kaj Noktoj * (1889), konsistis el dramaj monologoj. Lia pli posta verkaro estis profunde influita de la francaj poetoj, precipe Charles Baudelaire kaj Paul Verlaine. Tio speguliĝas kaj en la temo kaj en la stilo de liaj poemoj, en ilia erotiko kaj viveca priskribo. Symons kontribuis poemojn kaj eseojn al *La Flava Libro*, literatura revuo kiu aperis inter 1894 kaj 1897. Ĉi tiuj kontribuoj inkluzivis lian gravan eseon, poste vastigitan en libron, La Simbolisma Movado en Literaturo, kiu atentigis la simbolisman estetikon de tiaj gravaj anglalingvaj verkistoj kiel William Butler Yeats kaj T. S. Eliot. De 1895 ĝis 1896, Symons redaktis, kun Aubrey Beardsley kaj Leonard Smithers, *La Savojon*, revuon pri arto kaj literaturo; rimarkindaj kontribuantoj al ĝi inkluzivis Yeats, George Bernard Shaw kaj Joseph Conrad.
En 1902 Symons publikigis antologion de sia frua poezio titolita Poemoj. Li ankaŭ tradukis La città morta (1900) kaj Les sons du pleasure (1898) de Gabriele D'Annunzio el la itala, kaj L'Amandre (1898) de Émile Verhaeren el la franca. Li verkis la antaŭparolon al The Poems of Ernest Dowson (1905) pri Dowson, kiu mortis en 1900 kaj estis ia angla Verlaine, kaj al kiu Symons estis dediĉita. En 1907 li kontribuis al la unua poemaro de James Joyce, Chamber Music. En 1909 Symons suferis psikozan krizon kaj ne publikigus iun ajn novan verkon dum pli ol dudek jaroj.
Kvankam liaj poeziaj kaj literaturkritikaj verkoj estas inter la plej ofte antologiigitaj tekstoj de la angla fino de jarcento, ili ricevis malmultan atenton de tiam. Longe antaŭ lia morto, liaj ampleksaj lirikaj, rakontaj, dramaj kaj literatur-teoriaj verkoj jam estis plejparte forgesitaj komence de la 20-a jarcento.
Tamen, el la vidpunkto de la hodiaŭaj literaturaj studoj kaj kritiko, Symons povas esti kalkulita inter la plej gravaj reprezentantoj de malfruviktoria poezio kaj prozo pro sia elstara frua verko kaj povas same esti rigardata kiel grava pioniro de modernismo en Anglio.
Verkaro
Verso kaj dramo
- Days and Nights (1889)
- Silhouettes (1892)
- The Minister's Call (1892). A Play.
- London Nights (1895) a poetry collection including 'To Muriel: At the Opera'
- Amoris victima (1897)
- Images of Good and Evil (1899)
- Poems in 2 volumes (contains: The Loom of Dreams in the second volume, 1901), (1902)
- Lyrics (1903): An anthology of poetry published in the US only.
- A Book of Twenty Songs (1905)
- The Fool of the World and other Poems (1906)
- A Book of Parodies (1908)
- Poems by Arthur Symons in 2 volumes (1911)
- Knave of Hearts (1913). Poems written between 1894 and 1908.
- The Toy Cart (1916). A Play.
- Tristan and Iseult: A Play in Four Acts (1917)
- Tragedies (1922)
- Love's Cruelty (1923)
- Jezebel Mort, and other poems (1931)
Eseoj
- An Introduction to the study of Browning (1886)
- Studies in Two Literatures (1897)
- Aubrey Beardsley: An Essay with a Preface (1898)
- The Symbolist Movement in Literature (1899; 1919 revised and enlarged)
- Cities (1903), word-pictures of Rome, Venice, Naples, Seville, etc.[2]
- Plays, Acting and Music (1903)
- Studies in Prose and Verse (1904)
- Studies in Seven Arts (1906)
- William Blake (1907)
- Dante Gabriel Rossetti [International Art Series No. I] (1910)
- Figures of Several Centuries (1916)
- Cities and Sea-Coasts and Islands (1918)
- Colour Studies in Paris (1918)
- The Gateway to an Artificial Paradise: The Effects of Hashish and Opium Compared (1918)
- Studies in the Elizabethan Drama (1919)
- Charles Baudelaire: A Study (1920)
- Dramatis Personae (1925 – US edition 1923)
- The Cafe Royal and other Essays (1923)
- Notes on Joseph Conrad with some Unpublished Letters (1925)
- From Toulouse-Lautrec to Rodin (1929)
- Studies in Strange Souls (1929). Studies of Rossetti and Swinburne.
- Confessions: A Study in Pathology (1930). A book containing Symons's description of his breakdown and treatment.
- The Adventures of Giuseppe Pignata (1930)
- Wanderings (1931)
- A Study of Walter Pater (1932)
Referencoj
- ↑ (2018) Arthur Symons: Poet, Critic, Vagabond 44. Modern Humanities Research Association. doi:10.2307/j.ctv16km0qt. ISBN 978-1-78188-497-3.
- ↑ (14 November 1903) “Cities by Arthur Symons”, The Athenaeum (3986), p. 641–642.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

