Arthur Machen
| Arthur Machen | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 3-an de marto 1863 en Caerleon | |
| Morto | 15-an de decembro 1947 (84-jaraĝa) en Londono | |
| Tombo | St Mary's Church, Amersham (en) | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) | |
| Alma mater | Hereford Cathedral School (en) | |
| Subskribo | ||
| Memorigilo | ||
| Infanoj | 2 | |
| Profesio | ||
| Okupo | tradukisto ĵurnalisto teatra aktoro literaturkritikisto romanisto verkisto politikisto | |
| Aktiva dum | 1881– vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | La Granda Dio Pajno vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Arthur MACHEN /ˈmækən/ aŭ /ˈmæxən/ (n. la 3-an de marto 1863 en Caerleon, Kimrio ; m. la 15-an de decembro 1947 en Beaconsfield, Buckinghamshire) estis kimra aŭtoro de la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, konata pro sia influa supernatura kaj fantazia literaturo. Li kreis gotikan fantazion, ofte lokita en mezepoka Anglio aŭ Kimrio, same kiel antaŭindustria Londono.
Li estas plej konata pro siaj fantaziaj verkoj pri la supernatura. Lia novelo "La Granda Dio Pan", verkita en 1890 kaj publikigita en 1894, laŭlonge de la tempo gajnis reputacion kiel klasikaĵo de horora literaturo ; en unu intervjuo, Stephen King nomis ĝin "eble la plej bona horora rakonto en la angla lingvo". [1] Alia rakonto de la verkisto, "La Arkpafistoj", funkciis kiel fonto de la legendo pri la tiel nomataj Anĝeloj de Mons (d:Q1132734).
Aldone al romanoj, Machen ĉefe verkis novelojn, plejparte traktantajn la supernaturan. Kelkaj el ĉi tiuj rakontoj rondiras ĉirkaŭ la verkisto Dyson, kiu implikiĝas en timigaj aventuroj postulantaj detektivan sagacon. Lia rakonto The Terror: A Fantasy (1917) eble inspiris la rakonton The Birds (1952) de Daphne du Maurier, kiu estis filmigita de Alfred Hitchcock en 1963. Lia rakonto The Bowmen (1915), pri la interveno de mezepokaj arkpafistoj ĉe la brita flanko en la Batalo de Mons (23-a de aŭgusto 1914), estas signifa en la historio de ĝia ricevo. Baldaŭ poste, la legendo pri la Anĝeloj de Mons estis komprenita de multaj samtempuloj kiel "reala" supernatura evento.
La stilo de Machen — precipe en liaj romanoj — karakteriziĝas per elegia lingvaĵo kun ampleksaj kaj elvokivaj priskriboj de la naturo. Ofta temo estas la kelta/romia pasinteco de Kimrio kaj la postvivado de antikvaj mitoj. Liaj herooj ofte estas miskomprenitaj, solecaj homoj. Kiel Borges sugestis en sia antaŭparolo al "La Brilanta Piramido", Machen mem sentis sin kiel eksterulo, kiu eksplicite emfazis sian "keltismon" por senti sin kondamnita al fiasko, kvazaŭ analoge al siaj prapatroj.
La usona verkisto H. P. Lovecraft estis admiranto de Machen kaj estis influita de li en sia verkado. Louis Pauwels kaj Jacques Bergier, la francaj aŭtoroj de la furorlibro de 1960 Le Matin des magiciens (Aŭroro en la Trian Jarmilon), laŭdis la ideojn de Machen en sia libro.
Bibliografio
- Danielson, Henry; Arthur Machen: A Bibliography; Folcroft Library Editionsm 1923 ((ISBN 978-0810336827))
- Sweetser, Wesley Duaine; Arthur Machen; Twayne Publishers, New York, 1964 ((ISBN 978-9997546852))
- Goldstone, Adrian Homer; A Bibliography Of Arthur Machen; Haskell House Publishers, 1973 ((ISBN 978-0838316146))
Referencoj
- ↑ Stephen King (4 September 2008) Self-Interview. StephenKing.com. Alirita 11 February 2021 .
Eksteraj ligiloj
- "Machen estas la forgesita patro de stranga fikcio", The Guardian, la 29-an de septembro 2009
- La Amikoj de Arthur Machen—literatura societo kun longa biografio de Machen kaj ligiloj
- Kolekto Arthur Machen —sep-parta YouTube serio de R. B. Russell, pri la publikaĵoj de Machen
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

