Arsenal FC
| Arsenal F.C. | |||
|---|---|---|---|
| futbala klubo | |||
| Kluba nomo | Arsenal Football Club | ||
| Kromnomo | The Gunners (La Artileriistoj) | ||
| Fondita | 1886 | ||
| Stadiono | Emirates Stadiono, Holloway, Norda Londono | ||
| Kapacito | 60 355 | ||
| Prezidanto | |||
| Trejnisto | |||
| Ligo | F.A. Supra Ligo | ||
| 2024/25 | 2-a loko | ||
| Oficiala retejo | www.arsenal.com | ||
|
| |||
Arsenal FC (konata ankaŭ kiel Arsenal, The Arsenal aŭ The Gunners) estas angla futbalklubo kies sidejo troviĝas en la urboparto Holloway de Norda Londono en Britio, en la urbodistrikto (angle borough) Islington de la regiono Granda Londono. La unua vira teamo de la klubo ludas en la unua anglia ligo de futbalo (Premier League) kaj estas unu el la plej sukcesaj britaj futbalteamoj, ĉar ĝi venkis jam 13 fojojn la ligon kaj 10 fojojn la anglan pokalon kaj posedas la rekordon de plej longa seninterrompa periodo en la pinto de angla futballudado.
Arsenal estis fondita en 1886 kaj estis la unua sudangla futbalteamo kiu eniris en la Nacia Ligo, en 1893. Ili estis plej sukcesaj en la 1930-aj jaroj, kiam venkis kvinfoje la ligon kaj dufoje la pokalon. Post pli malsukcesa periodo post la Dua Mondmilito ili iĝis la dua teamo de la 20-a jarcento kiu venkis kaj la ligon kaj la pokalon en 1970-71, kaj dum la pasintaj 20 jaroj ricevis diversajn sukcesojn – ekzemple iĝis la unua londona teamo kiu venkis en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.
La koloroj de la teamo estis tradicie ruĝa kaj blanka, kvankam tio evoluis tra la historio. Simile, la teamo ŝanĝis sidejon dum la tempo; la teamo estis dekomence fondita en Woolwich, en sudorienta Londono, sed en 1913 ili translokiĝis norden tra la urbo al Arsenal Stadium, Highbury. En 2006 ili faris malpli drastan translokiĝon al la nuna sidejo ĉe Emirates Stadium en apuda Holloway.

Futbalistoj
- Henriĥ Mĥitarjan (2018-2019)
- David Raya (ekde 2023)
- Mikel Merino (ekde 2024)
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
