Arlington

| Arlington (Virginio) | |
|
| |
| Mapo | |
Situo en Virginio | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 1801 |
|---|---|
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Arlington |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
70 km² 70 km² 0 km² |
| Loĝantaro - Censo en 2004: - Loĝdenso: |
185000 9200 / km² |
| Horzono: | Orienta tempo |
| Retejo: www.arlingtonva.us | |
Arlington estas dense loĝata kantono en norda parto de Virginio (185.000 loĝantoj en 2004) en Usono. Ĝi situas sudokcidente de la federacia ĉefurbo Washington, trans la rivero Potomako, norde de Alexandria. Ĝin interligas al la ĉefurbo kvin pontoj de Potomac (Francis-Scott-Key-, Arlington-Memorial-, George-Mason-, Theodore-Roosevelt- kaj Rochambeau-Memorial-pontoj).
Ĝi estis fondata kiel departemento Bellehaven (pli poste ricevis la nomon Alexandria), ĝin ricevis en 1789 la federacia registaro kiel parton de la federacia ĉefurba distrikto ’’Distrikto Kolumbio’’. La areo revenis al ŝtato Virginia en 1846 kaj oni alinomis ĝin en 1920 laŭ familia bieno de Custis-Lee al Arlington.
Arlington evoluis el kelkaj vilaĝoj (inter aliaj el la kantona centro Arlington) al parto de la federacia ĉefurbo Washington. Oni administras la regionon unuece, ne ekzistas aparte registritaj urboj. Tiu ĉi kantono estas la plej malgranda de Usono, kun areo de 62 km², el kiu okupas 20 % la federacio-posedata Arlingtona nacia tombejo, la Nacia Flughaveno de Vaŝingtono, la Fortreso Myer, la Pentagono (Defenda Ministrejo) kaj kelkaj aliaj registaraj konstruaĵoj. La kantono estas ĉefe loĝareo kun vigla komerca vivo, kelkaj nubskrapuloj kaj malpeza industrio (produktado de elektronikaĵoj, sciencaj laboriloj kaj maŝinoj).
Ĝi apartenas al la Vaŝingtona metropola areo.
-
La Pentagono (Usono), rigardo nordorienten kun la Potomaka Rivero kaj Vaŝington-Monumento fone
-
Vespera krepusko ĉe Rosslyn en Arlington
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



