Arguin
| Arguin | ||
|---|---|---|
| insulo | ||
| Geografia situo | 20° 36′ N, 16° 28′ U (mapo)20.603333333333-16.461388888889Koordinatoj: 20° 36′ N, 16° 28′ U (mapo) | |
|
| ||
Arguin aŭ Arkin (portugale Arguim) estas insulo, kiu situas 12 kilometrojn de la okcident-afrika kontinenta marbordo kaj estas parto de la sablobenko Arguin. La insulo hodiaŭ apartenas al Maŭritanio.
Kiel multflanka medio kun sablodunoj, vadmaro, malprofundaj lokoj, insuletoj kaj la najbara dezerto estas ideala travintrumejo por la migrobirdoj. La fiŝoriĉa areo kun martestudoj kaj delfinoj apartenas al la Nacia Parko Banc d'Arguin
Historio
La akvoareo de la Arguin-golfo estis vizitita unuafoje fare de eŭropanoj en 1441, nome la portugala maristo kaj malkovristo Nuno Tristão en komisio de Henriko la Navigisto.
La portugala Nuno Tristão aŭ Gonçalo de Sintra malkovris en 1443 la insulon situantan ĉe Kabo Blanko. Arabaj komercistoj funkciigis tie sklavomerkaton, sed komercis ankaŭ kun orpulvoro, eburo kaj aliaj varoj. Álvaro Fernandes, nevo de João Gonçalves Zarco, priesploris la insulon en 1445 el Madeira pli precize kaj establis ankaŭ la unuajn lignopalisojn. Tiel estiĝis sur la insulo la unua konstanta komerca apogpunkto, kiun la portugaloj situigis al la marbordo. De tie evoluiĝis ilia afrika komercado, kiu penetris profunde en la Saharon. La portugaloj ofertis por la sklavoj kaj orpulvoro ĉefe ŝtofon, ĉevalojn kaj tritikojn. Inter 1455 kaj 1461 establis Soeiro Mendes – veninte el Èvora -, la pli posta guberniestro de Arguim, ŝtonan fortikaĵon. La 5-an de februaro 1633, la holandoj okupis la portugalan fortikaĵon. Pli poste la okupantoj ŝanĝiĝis jene: 1685-1721 posedis ĝin Brandenburgio-Prusio, 1721-22 Francio, 1722-24 Nederlando, 1724-28 Francio, poste fakte regis tie maŭritaniaj klanĉefoj. Nur en la frua 20-a jarcento iĝis Arguin parto de la francia kolonio Mauritanio (kiel parto de la Francia Okcidenta Afriko) kaj en 1960 memstara kun tiu.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


