Ardetzenberg
| Ardetzenberg | |||
|---|---|---|---|
| monto • ĉefa pinto | |||
| Alteco |
631,8 m | ||
| Geografia situo | 47° 15′ N, 9° 36′ O (mapo)47.2513379.602415Koordinatoj: 47° 15′ N, 9° 36′ O (mapo) | ||
| |||

Ardetzenberg estas 631,9 metrojn alta monto de la Rejnvalo estante ene de Feldkirch (Aŭstrujo)[1]. Topografie ĝi partas de la montaro de Bregenzerwald, estante norde de la feldkirch-a kerno. Sudokcidente limas ĝin la faŭkoj de la rivero Ill; ĉirkaŭantaj setlejoj estas (krom la historia kernurbo Feldkirch) Tisis, Tosters, Gisingen, Altenstadt, Levis. Sur ĉi monto troviĝas la SCSC-monaĥinejo Jozefa Instituto (kun lernejoj) kaj la bestoĝardeneto Wildpark Feldkirch. La dimanĉon post la Cindra merkredo okazas tie ĉi ĝojfajro.[2]
De la 1998-a jaro la monto mem transpaseblas danke al 375 metrojn longa tunelo, kio permesas pli rapidan atingon de la kvartaloj Tosters kaj Gisingen.[3]
Utiligoj
Agrikultura utiligo konata estis jam dum mezepoko. Ĉefe vitejoj multis; tio ŝanĝiĝis de la komenco de la 20-a jarcento kiam ekstis ĝia ripozumloka funkcio.[4][5] Sur la monto Ardetzenberg estas centra ujego por la provizado per akvo. Sume la urbo Feldkirch disponas pri stokkapaciton de ĉ. 10 miloj da kubmetroj da trinkakvo.[6]
La miksita eco de la surmontaj arbaroj pretigas idealan spacon por riĉajn diversecojn faŭnan kaj flaŭran.[7][8]
Etimologio
La nun aplikata nomo Ardetzenberǵ fontas en pli frua versio Erdetzel (kaj simile); lokuloj nomas ĝin ankaŭ simple Detz.[9]
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ "Kartenausschnitt mit Ardetzenberg" - ĉe: atlas.vorarlberg.at
- ↑ "Ardetzenberger Funken" - ĉe: feldkirch.travel
- ↑ "Damals-Heute: Ardetzenbergtunnel – Bärenkreuzung" - ĉe: vol.at, 14.3.2011
- ↑ "Rheticus Gesellschaft: Aktuelles" - ĉe: rheticus.com
- ↑ Albrecht, Karlheinz (eld.). Feldkirch-Lesebuch: Rund um den Ardetzenberg, Unartproduktion, Dornbirn 2008, ISBN 978-3901325472
- ↑ https://www.illwerkevkw.at/
- ↑ hejmpaĝo zooparka
- ↑ "Der Klassiker am Ardetzenberg: Rundweg durch den Wildpark" (promenopropono kun atentigo pri eblaj observoj dume)
- ↑ "Historische Dokumente zur Namensgebung" - publikigaj je uni.li]
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


