Aqualung
Aqualung estas la kvara muzikalbumo de la grupo de rok-muziko Jethro Tull, kiu estis lanĉita en 1971, kaj unu el ties plej famaj diskoj.
La nomo de la albumo kaj kanto Aqualung estas evoluo de la termino «Aqua-Lung», registrita marko kiun Jacques-Yves Cousteau inventis por komercigi la subnaĝan regulilon CG45 en la anglalingvaj landoj. Ties signifo estas "akva pulmo".
La albumo estas ĉefe konata pro la kanto kiu titoligas ĝin, nome "Aqualung" (kiu temas pri senhejmulo pedofilia samnoma) kaj pro aliaj, kiaj la fama "Locomotive Breath" ("Spiro de lokomotivo"), de granda intenso ritma. La vortumado de kantisto kaj flutisto Ian Anderson en kantoj kiaj "My God", "Hymn 43" kaj "Wind Up" kritikas la instituciigitan religion, kaj "Cross-Eyed Mary" ("Maria la straba") temas pri juna prostituisttino. La senhejmuloj kaj marĝenuloj de la socio estas abundaj en tiu disko. La membiografia "Cheap Day Return" estis verkita de Anderson post reveni el vizito al sia patro, grave malsana.
Aqualung Live estas ankaŭ registraĵo de koncerto de la grupo Jethro Tull.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.