Apuseto de Whitehead

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apuseto de Whitehead

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Aerodramus
Specio: Apuseto de Whitehead A. whiteheadi
Aerodramus whiteheadi
(Stresemann, 1926)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Sinonimoj

Collocalia whiteheadi

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Apuseto de Whitehead, Gvaitheda apusetoDikkapa salangano (Aerodramus whiteheadi) estas malgranda apuso de la genro Aerodramus kaj unu el 25 specioj de la genro. Ĝi estas endemia de Filipinoj. Ĝi nomiĝas laŭ la brita esploristo John Whitehead (1860–1899). Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj montararbaroj. Ilia statuso estas nesufiĉe konata.

Aspekto kaj taksonomio

eBird priskribas tiun ĉi specion jene: "Malofta malhela apuseto. Endemia de malmultaj insuloj en Filipinoj, de Luzono ĝis Mindanao ĝis Palavano. La vivejo povas esti helpa por identigi ĉi tiun konfuzan specion; ĝenerale preferas krestojn kaj deklivojn en montaj kaj submontaj areoj super 700-800 metroj. Facile konfuzita kun signife pli granda Griza salangano, sed la nuna specio havas pli kvadrataspektan voston (la forko estas malprofunda kaj ofte nerimarkinda), emas flugi pli malalte kaj pli neregante, kaj pli ofte formas grupojn. Kombinaĵo de malhela pugo, nebrila malhela dorso, kaj meza grandeco distingas ĉi tiun specion de Grizpuga apuseto, Nana apuseto, kaj Krestpinta apuseto. Ofte vokas dumfluge, eligante pepantan babileman pepadon."[1]

Subspecioj

Oni agnoskis jenajn du subspeciojn:

  • A. w whiteheadi – en Luzono, registroj nur en Monto Data
  • A. w. origenis en Mindanao[2]

Ekologio kaj kutimaro

La dieto estas nekonata, sed oni supozas, ke ĝi havas la tipan dieton de insektoj kaptitaj dumfluge. Nenio estas konata pri ĝia reprodukta konduto, krom ke nestoj estis kolektitaj sur Monto Apo de kava arbo en julio.[2]

Habitato kaj konservostatuso

Ĝiaj naturaj vivejoj estas tropikaj montaraj arbaroj komenciĝantaj je 1 000 metroj super marnivelo.

Ĝi estas listigita kiel datenmanka fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo, kaj la populacio supozeble malpliiĝas. Ĝia malfacileco fidinde identigi, manko de registroj kaj nealirebleco de ĝia monta vivejo malfaciligas determini la statuson de ĉi tiu specio. Tamen, ĝia vivejo estas minacata de senarbarigo pro kontraŭleĝa arbohakado, terkonverto kaj minado.[3]

Referencoj

  1. Whitehead's Swiftlet - eBird (angle). Alirita 2024-09-08 .
  2. 2,0 2,1 (2020) “Whitehead's Swiftlet (Aerodramus whiteheadi), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.whiswi1.01. 
  3. IUCN (2020-06-23). Aerodramus whiteheadi: BirdLife International: The IUCN Red List of Threatened Species 2020: e.T22686549A177907646 (Report). International Union for Conservation of Nature. doi:10.2305/iucn.uk.2020-3.rlts.t22686549a177907646.en.
  • Chantler kaj Driessens, Swifts (ISBN 1-873403-83-6)
  • Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000) Swifts: a Guide to the Swifts and Treeswifts of the World, 2a eld., Pica Press, East Sussex.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.