Apache Continuum
| Apache Continuum | |
|---|---|
![]() | |
| Aŭtoro | Apaĉa Programaĵa Fondaĵo |
| Lasta stabila versio | 1.3.8 (18-a de septembro 2011) |
| Operaciumo | tra-platforma |
| Programlingvo | Java |
| Lingvo(j) | Ĝavo |
| Programtipo | daŭra integrado |
| Permesilo | Apaĉa Licenco 2.0 |
| Retejo | continuum.apache.org |
Apache Continuum [apaĉi kontijuem] estas libera programo por organizi la integradon (kunmetadon) de programaĵaj elementoj. Ĝi estas evoluigata de la Apaĉa Programaĵa Fondaĵo kaj bone kunlaboras kun ties kunmetilo Maven.
Continuum ruliĝas sur servila komputilo, kiu havas aliron al la programaĵa magazeno, kaj aŭtomate regule plenumas ekzemple jenajn taskojn:
- preni la aktualan version de ĉiuj programpartoj el la magazeno
- ruli ilian kunmetadon
- konstati problemojn kaj sendi mesaĝon al la koncernataj evoluigistoj
- post sukcesa kunmeto instali sur integrada komputilo
- ruli testojn
Ĉar Continuum prenas la fontojn de la programpartoj el magazeno, ĝi bezonas liberan (legan) aliron al la magazeno. Tiun ĉi oni indikas en la projekt-konstrua dosiero (pom.xml) en speciala sekcio, nomata scm (angle source code management = fonto-koda administrado). Se por tio necesas pasvorto, ĝi devas esti en la dosiero.
Continuum subtenas la procezon de daŭra integrado, ĉar ĝi ebligas oftan ripetadon de la menciitaj agoj, eĉ post nur malgrandaj modifoj en la programo, kiuj ne pravigus tujan integradon fare de homo.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


