Anthony Comstock

Anthony Comstock
Anthony Comstock (antaŭ 1913)
Anthony Comstock (antaŭ 1913)
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1844 (1844-03-07)
en New Canaan
Morto 21-an de septembro 1915 (1915-09-21) (71-jaraĝa)
en Summit
Tombo The Evergreens Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Thomas Anthony Comstock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politika verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Anthony COMSTOCK (n. la 7-an de marto 1844 - m. la 21-an de septembro 1915) estis usona inspektisto de la Usona Poŝta Servo kaj sekretario de la Novjorka Societo pri Forigo de Malvirto ( New York Society for the Suppression of Vice aŭ NYSSV). Li estis dum sia tuta vivo defendanto de la strikta moralo de la viktoria periodo. Li ĉefe batalis kontraŭ malvirta literaturo, hazardludo, prostituado kaj ĉarlatanismo.

La anglalingvaj vortoj comstockery kaj comstockism referencas al liaj vastaj kampanjoj de cenzuro kontraŭ ĉio, kion li konsideris obscenan, tio estas ĉia publika aludo al sekso, inkluzive de dokumentoj rilate al naskiĝkontrolo senditaj poŝte. Li kontribuis persone al la redakto de la Comstock Act, aŭ Leĝo Comstock.

Li uzis sian potencon ene de la poŝta servo kaj de NYSSV, kunlabore kun la novjorka polico, por okazigi multnombrajn arestojn pro obscenaĵoj aŭ hazardludo.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.