Anna Moffo
| Anna Moffo | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 27-an de junio 1932 en Wayne |
| Morto | 9-an de marto 2006 (73-jaraĝa) en Nov-Jorko |
| Mortokialo | apopleksio |
| Tombo | Kensico Cemetery (en) |
| Lingvoj | Esperanto • itala • angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Instituto de Muziko Curtis Nacia Akademio de Sankta Cecilia Radnor High School (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Mario Lanfranchi (1957–1973) Robert W. Sarnoff (en) |
| Okupo | |
| Okupo | operkantisto televida prezentisto kantisto filmaktoro televida aktoro esperantisto aktoro |
Anna MOFFO (naskita la 27-an de junio 1932 en Wayne (Pensilvanio),[1] mortis la 10-an de marto 2006 en Novjorko)[2] estis ital-devena usona kantistino de operoj, en la fako "lirika soprano".
Ŝi studis kantadon ĉe la muzika instituto Curtis en Filadelfio kaj en 1955 gajnis la konkurson Young Artists Audition kaj Fulbright-stipendion[1] por studi en Romo ĉe akademio Santa Cecilia. Samjare en 1955 ŝi debutis en Spoleto kiel Norina en la opero Don Pasquale (Donizetti). En 1956 ŝi rolis en televida prezento de Madame Butterfly[2] sub reĝisorado de Mario Lanfranchi. En 1957 ŝi geedziĝis kun li.[3] Samjare ŝi debutis en Usono en La Bohème prezentita en Ĉikago.
La pinto de ŝia sukceso estis en la 1960-aj jaroj. Ŝi havis ne nur belegan voĉon, sed estis konsiderata unu el la dek plej belaj virinoj de Italio. Bedaŭrinde fine de la 1960-aj jaroj ŝia voĉo suferis, kaj ŝi devis rezigni la operan kantadon.[4]
En Italio inter 1960 kaj 1973 ŝi prezentis televidan spektaklon, kiu portis ŝian nomon.[5]
En 1972 ŝi eksedziĝis de Lanfranchi; en 1974 ŝi edziniĝis al Robert Sarnoff.
En 2006 ŝi mortis pro apopleksio.
Laŭ onidiroj ŝi eble naskiĝis ne vere en 1932, sed jam en 1930.
Moffo parolis Esperanton kaj en intervjuo menciis, ke tio estas memkompreneblaĵo.
Filmoj
- La Sonnambula (1956)
- Austerlitz (1960)
- Menage all'italiana (1965)
- La Traviata (1967)
- Una Storia d'amore (1969)
- The Adventurers (1970)
- La Ragazza di nome Giulio (1970)
- Concerto per pistola solista (1970)
- Il Divorzio (1970)
- Die Czardasfürstin (1971)
- Lucia di Lammermoor (1971)
- Die Schöne Helena (1974, kun René Kollo, Josef Meinrad, Ivan Rebroff)
Bildoj
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 biografia prezento en la aŭstralia radiokanalo ABC de junio 2020, sondosiere jam ne plu aŭdebla, sed restas la legebla artikolo (angle)
- ↑ 2,0 2,1 artikolo Anna Moffo in New York gestorben (germane: "Mortis Anna Moffo en Novjorko") Arkivigite je 2023-03-01 per la retarkivo Wayback Machine en la germanlingva gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung la 11-an de marto 2006 (germane)
- ↑ Anna Moffo - un ritratto - biografia artikolo en la retejo gbopera.it (itale)
- ↑ biografia artikolo en la retejo discogs.com (angle)
- ↑ biografia artikolo en la retejo allmusic.com (angle)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

