Anisopteroj

arigo de Pantala flavescens, dum migrado

Libelo[1] estas insekto apartenanta al la ordo odonato,[1] subordo anisopteroj, science latine Anisoptera (el greka ἄνισος anisos "malregula" kaj πτερόν pteron, "flugilo", ĉar la malantaŭa flugilo estas pli larĝa ol la antaŭa flugilo). Plenkreskaj libeloj estas karakterizitaj de grandaj multfacetaj okuloj, du paroj de fortaj travideblaj flugiloj, foje de koloraj makuloj kaj longa korpo. Libeloj povas esti miskomprenitaj kiel la rilata grupo, nome zigopteroj (Zygoptera), kiuj estas similaj laŭ strukturo, kvankam kutime estas pli malfortika; tamen, la flugiloj de la plimulto de la libeloj estas tenitaj ebena kaj for el la korpo, dum la zigopteroj tenas la flugilojn falditajn ripoze, laŭlonge aŭ super la ventro. Libeloj estas lertaj flugantoj, dum zigopteroj havas pli fortan, agiteman flugomanieron. Multaj libeloj havas brilajn irizecajn aŭ metalecajn kolorojn produktitajn de struktura koloraro, kio faras ili rimarkindajn dumfluge. La komponita okulo de plenkreska libelo havas preskaŭ 24 000 omatidojn.

Bibliografio

  • Berger, Cynthia (2004). Dragonflies. Stackpole Books. ISBN 978-0-8117-2971-0.
  • Corbet, Phillip S. (1999). Dragonflies: Behavior and Ecology of Odonata. Ithaca, NY: Cornell University Press. pp. 559–561. ISBN 0-8014-2592-1.
  • Dijkstra, Klaas-Douwe B. (2006, probable nur hazarde samnoma al Klaas Dijkstra). Field Guide to the Dragonflies of Britain and Europe. British Wildlife Publishing. ISBN 0-9531399-4-8.
  • Meister, Cari (2001). Dragonflies. ABDO. p. 16. ISBN 978-1-57765-461-2. [1] Alirita la 9an de Marto 2017.
  • Powell, Dan (1999). A Guide to the Dragonflies of Great Britain. Arlequin Press. ISBN 1-900-15901-5.
  • Trueman, John W. H.; Rowe, Richard J. (2009). "Odonata". Tree of Life. Retrieved 25 February 2015.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 kapvorto libelo kun mencio de sinonimo "odonato" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, ankaŭ en la reta versio vortaro.net

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.