Angula difekto

En geometrio, la angula difekto (aŭ deficito) de vertico de pluredro estas la kvanto per kiu la sumo de la anguloj de la edroj je la vertico estas malpli granda ol 2π (la plena cirklo). Se la sumo de la anguloj estas pli granda 2π la difekto estas negativa, ĉi tio povas okazi je iuj verticoj de iuj nekonveksaj pluredroj, kaj ĉe kahelaroj de hiperbola spaco (se kalkuli angulojn de la facetoj kvazaŭ ili estas eŭklidaj). Se pluredro estas konveksa, tiam la difektas de ĉiuj de ĝiaj verticoj estas pozitiva.

La angula difekto en pli altaj dimensioj estas la kvanto per kiu la sumo de la duedraj anguloj de la facetoj je kulmino estas malpli granda ol 2π.

Kartezia teoremo

Kartezia teoremo pri la "entuta difekto" de pluredro postulas ke se la pluredro estas homeomorfa al sfero (do estas topologie ekvivalento al sfero, tiel ke la pluredro povas esti misformita en sferon per streĉado sen disŝiroj), la "entuta difekto", kiu estas la sumo de la difektoj de ĉiuj verticoj, estas du plenaj cirkloj (720° aŭ 4π). La pluredro ne nepre devas esti konveksa.[1]

Ĝeneraligo de la teoremo diras ke la kvanto de cirkloj en la entuta difekto egalas al la eŭlera karakterizo χ de la pluredro. Ĉi tio estas speciala okazo de la gaŭso–kufa teoremo kiu rilatigas, la integralon de la gaŭsa kurbeco al la eŭlera karakterizo. Ĉi tie la gaŭsa kurbeco estas koncentrita je la verticoj: en la edroj kaj lateroj la gaŭsa kurbeco estas nulo kaj la gaŭsa kurbeco je vertico estas egala al la difekto de ĝi.

Ĉi tio povas esti uzata por kalkuli la kvanton de verticoj de pluredro V. Se ĉiuj verticoj estas la samoj la kvanto de verticoj rezultiĝas per dividado de entuta angula difekto je angula de unu vertico α.

V=2πχ/α

Ekzemploj

La difekto de ĉiu vertico de la regula dekduedro (en kiu tri regulaj kvinlateroj kuniĝas je ĉiu vertico) estas 36°, aŭ π/5, aŭ 1/10 de cirklo. Ĉiu el la anguloj estas 108°; tri de ĉi tiuj kuniĝas je ĉiu vertico, tiel la difekto estas 360° - (108° + 108° + 108°) = 36°.

La sama kalkulo povas esti farita por la aliaj platonaj solidoj

Pluredro Kvanto de verticoj Plurlateroj je ĉiu vertico Angula difekto de unu vertico Entuta angula difekto
Kvaredro 4 Tri egallateraj trianguloj π
Okedro 6 Kvar egallateraj trianguloj 2π/3
kubo 8 Tri kvadratoj π/2
Dudekedro 12 Kvin egallateraj trianguloj π/3
Dekduedro 20 Tri regulaj kvinlateroj π/5

Potenciala eraro

Pluredroj kun pozitivaj difektoj

Estadas opinio (ĝi eĉ estas skribita en iuj geometriaj lernolibroj) ke ĉiu ne-konveksa pluredro havas iujn verticojn kies difekto estas negativa, sed ĉi tio ne estas vero. Jen kontraŭekzemplo. Konsideru kubon kie unu edro estas anstataŭigita per kvadrata piramido. Ĉi tiu plilongigita kvadrata piramido estas konveksa kaj la difektaj je ĉiuj verticoj estas ĉiu pozitiva. Nun konsideru la sama kubo kie la kvadrata piramido iras enen de la kubo. Ĉi tiu pluredro estas ne-konveksa, sed la difekto je ĉiu vertico restas la sama kaj tiel estas pozitiva.

Referencoj

  1. René Descartes, "Progymnasmata de solidorum elementis", en Oeuvres de Descartes, volumo. X, pp. 265–276

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.