Andries Pretorius
| Andries Pretorius | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 27-an de novembro 1798 en Graaff-Reinet |
| Morto | 23-an de julio 1853 (54-jaraĝa) en Magaliesberg |
| Ŝtataneco | Kabkolonio Respubliko Natalio Respubliko de Suda Afriko |
| Familio | |
| Infano | Marthinus Pretorius |
| Okupo | |
| Okupo | esploristo politikisto |
Andries Wilhelmus Jacobus Pretorius (naskiĝis la 27-an de novembro 1798 en Graaff-Reinet, mortis la 23-an de julio 1853 en Magaliesberg, Transvalo) estis bura politikisto, koloniisto kaj fondinto de la sendependa Bura Respubliko Transvaal.
La 16-an de decembro 1838 venkis Pretorius per 464 buroj (kun pafiloj) kontraŭ 20.000 zuluoj (kun lancoj) en Batalo ĉe Blood River, 4 tagojn poste ili ĝisgrunde detruis la zuluan „ĉefurbon” uMgundlovu. En 1840 li kun 400 homoj apogis la renverson de Mpande, duonfrato de Dingane, zulua reĝino.
En la sama jaro la buroj okupis la britan fortikaĵon Durban. Kiam la britaj apogaj fortoj alvenis, li retiriĝis al Pietermaritzburg, de kie li klopodis pri diplomatia interkonsento.
Poste Pretorius vivis en la brita Natal kiel bienulo, ĝis li estis elektita en 1847 de la buroj reprezentanto al la brita guberniestro, kiu rifuzis aŭskulti lin. Pro tio Pretorius decidis forlasi la britan teritorion kaj elmigri norden.
Pretorius setlis norde de rivero Vaal kaj estis kunfondinto de la sendependa Bura Respubliko Transvaal. Li iĝis ĉefkomandanto kaj trapasis kun sia taĉmento, julie de 1848, riveron Vaal kaj gvidis la buran liberecbatalon. La 20-an de julio en 1848 li sukcesis en la okupado de Bloemfontein, en aŭgusto li malvenkis ĉe Boomplaats kaj devis retiriĝi al Vaal. Tie li iĝis gvidanto de la plej grandaj buraj partioj.
En 1851 li denove trapasis la riveron por efektivigi premon super la britoj pri rekono de la Bura Respubliko. La britoj rekonis la sendependecon de Transvaal en 1852 en la Sand River Convention.
En la posta tempo Pretorius provis establi komercon kun Natal, koloniigi Betĉuanalandon, kaj gvidis militon kontraŭ la okcidentaj, indiĝenaj afrikaj triboj. Dum la militiro kontraŭ la Seĉeleoj en 1852, la domo de David Livingstone en Kolobeng estis elrabita.
Du jarojn post lia morto, fondis lia filo Marthinus Wessel Pretorius la urbon Pretorio, kiun li nomis honore al sia patro.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

