Amtriangulo

Amtriangulo (nomata ankaŭ amafera trianguloeterna triangulo) estas foja amafera rilato kiu inkludas tri (foje pli) personojn anstataŭ du. Kvankam ĝi povas referenci al du personoj kiuj sendepende estas ame ligita al tria, ĝi foje inkludas la okazon ke ĉiu el la tri personoj havas ian tipon de rilato kun la aliaj du.

Simila koncepto estas amtriopo, internacie konata ankaŭ laŭ la franclingva esprimo ménage à trois, kiu estas hejma, amafera aŭ amora aranĝo laŭ kiu tri personoj havas amajn aŭ seksajn rilatojn, ĉefe dum ĉiuj okupas la saman hejmon. Ĝi estas formo de pluramemo.

Ofta amtriangulo estas tiu en kiu la heroo aŭ heroino dubegas inter du eblaj partneroj de radikale kontrastaj personecoj; unu el normaluloj aŭ agrabluloj kaj alia el eksterordinaruloj aŭ fizike alloguloj sed potenciala danĝera persono. Alternative, la heroo aŭ heroino havas elekton inter ŝajne perfekta amanto kaj neperfekta sed aminda persono.

Tiaj strukturoj estis tre fruktodonaj en multaj formatoj de arto, scienco kaj popola kulturo, inter kiuj opero, amaferaj romanoj, televidaj serioj, komedioj, mangao, rakontoj pri mitologio, kaj popolmuziko.

La amtriangula strukturo estis delonge produktinta klasikaĵojn de verkistoj kiel William Shakespeare kaj Alexandre Dumas. La fama teatraĵo de Shakespeare Romeo and Juliet estas bazita sur amtriangulo inter Juliet, Romeo, kaj Paris. Kvankam pli subtilaj, ankaŭ klasikaĵoj de Dumas kiel La grafo de Montekristo kaj Tri musketeroj montras amtriangulojn sufiĉe fortajn por okazigi revenĝon aŭ eksplodigi militon.

Filmoj

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.