Amarillo

Amarillo
urbo de Usono
urbego
kantona sidejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Cole Stanley
Demografio
Loĝantaro 200 393  (2020) [+]
Loĝdenso 752 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 12′ N, 101° 51′ U (mapo)35.199166666667-101.84527777778Koordinatoj: 35° 12′ N, 101° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 099 m [+]
Areo 266,556133 km² (2 665 5.6 133 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Amarillo (Teksaso)
Amarillo (Teksaso)
DEC
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Amarillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amarillo, Texas [+]
vdr

Amarillo estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en kantono Potter (kies administra centro estas la grandurbo) kaj parte en kantono Randall. Amarillo estas ankaŭ universitata urbo kaj memdeklarita " Heliumo-ĉefurbo de la mondo".

Bazaj informoj

Interna parto de Amarillo
Strato de Amarillo

Geografio

Amarillo situas sur altebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la nordokcidenta parto de Teksaso.

Historio

En 1877 ranĉo ekfunkciis en tiu loko. En 1887 oni komencis konstrui la fervojan linion. Tiu poste helpis komercadon de brutoj, kiu okazis tiutempe je impona kvanto. La setlejo origine havis la loknomon Oneidan. La nuna nomo de Amarillo verŝajne venis de flavaj floroj, kiuj estis abundaj dum la printempo kaj somero ĉe la proksima Amarillo-Lago. (Amarillo estas hispana vorto por la koloro flavo). Oni malkovris gason en 1918, poste ankaŭ nafton. En 1927 heliumo-uzino ekfunkciis. Ekde 1950 oni produktis atombombojn.

Ekonomio

Amarillo estas regiona ekonomia centro, kie menciindas la viandoprilaboro. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas maizojn, tritikojn kaj kotonojn, sorgojn, sojfabojn.

Trafiko

Amarillo havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Lubbock, Oklahomaurbo kaj Los Angeles, ĉefvojoj kuras al Dallas kaj Clovis, fervojaj linioj kuras al Dallas, Clovis, Kansasurbo kaj Pueblo.

Klimato

La horloĝa turo de Amarillo

Amarillo havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 6-21  °C. La varmo kulminas en junio kun rekordo 44  °C, la malvarmo kulminas en februaro kun rekordo - 27  °C. Jare pluvas po 501 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en junio. Vintre foje neĝoŝtormoj okazas.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Anglalingva, hispanlingva kaj hungarlingva Vikipedioj

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.