Alijó

Alijó
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5070
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 942  (2011) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 7° 28′ U (mapo)41.276444-7.474889Koordinatoj: 41° 17′ N, 7° 28′ U (mapo) [+]
Alto 760 m [+]
Areo 297,6 km² (29 760 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Alijó (Portugalio)
Alijó (Portugalio)
DEC
Situo de Alijó

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alijó [+]
vdr

Alijó estas portugala urbo en la sudoriento de la distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Douro.

Ĝi estas sidejo de la municipo Alijó kiu havas totalan areon de 298 km², 10 390 loĝantojn en 2022 kaj loĝdensecon de 34,9 loĝantoj por km², subdividita en 14 fregezioj. La municipo limas norde kun Vila Pouca de Aguiar kaj Murça, oriente kun Carrazeda de Ansiães, sude kun São João da Pesqueira kaj okcidente kun Sabrosa.

Historio

Dolmeno de Fonte Coberta en Vila Chã.

Estas loĝado jam el prahistoriaj tempoj, kiel atestas dolmeno kaj diversaj kastrumoj. Romianoj lasis fontanojn, ŝoseojn kaj pontojn tra Alijó. Poste la areon okupis Suevoj.

La areo estis konkerita de kristanoj el islamanoj definitive ĉirkaŭ la 11-a jarcento, sed dumlonge la areo restis senhoma. Pri la gravo de la diversaj tiamaj municipoj atestas diversaj pilorioj kaj poste urbodomoj, ĉefe de la 18-a jarcento. Pri la riĉo de la nobelaro atestas diversaj blazondomoj.

La plej fruaj referencoj al la regiono de vila, urbeto aperis en la dokumentoj Inquirições de la reĝo Afonso la 2-a (1220) kaj foruo (1226). Municipa aŭtonomeco realiĝis en la 13-a jarcento, kiam konfirmis Afonso la 3-a en 1269. Similajn ĉartojn havigis la reĝo Manuelo en 1514. Dum jarcentoj hegemoniis la nobela familio Tavora ĝis 1758-1759.

La loĝantaro de Alijó atingis pinton de preskaŭ 24 000 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 10 000, tio estas, oni perdis pli ol duonon. Grava enspezofonto estas produktado de vino.

Administracia ento

Fregezioj de la municipo Alijó (el 2013).

La municipo Alijó havas la jenajn fregeziojn:

  • Alijó (sidejo)
  • Carlão e Amieiro
  • Castedo e Cotas
  • Favaios (vila, urbeto)
  • Pegarinhos
  • Pinhão (vila, urbeto)
  • Pópulo e Ribalonga
  • Sanfins do Douro (vila, urbeto)
  • Santa Eugénia
  • São Mamede de Ribatua
  • Vale de Mendiz, Casal de Loivos e Vilarinho de Cotas
  • Vila Chã
  • Vila Verde
  • Vilar de Maçada (vila, urbeto)

Vidindaĵoj

  • Pilorioj de Alijó kaj de São Mamede de Ribatua
  • Dolmeno de Fonte Coberta en Vila Chã
  • Pousada do Barão de Forrester
  • Arkeologiejo prahistoria de Pala Pinta en Carlão
  • Mejloŝtonoj kaj Komplekso de Largo da Praça kaj Rua Direita de Favaios
  • Kastrumo de Pópulo aŭ de Touca Rota kaj Kapelo de Nossa Senhora da Boa Morte kaj krucmonumento en Pópulo
  • Naskodomo de Pastro Manuel da Nóbrega en Sanfins do Douro
  • Preĝejo de São Mamede de Ribatua kaj pilorio de São Mamede de Ribatua
  • Mejloŝtono en Vale de Mendiz
  • Sanktejo de Senhor de Perafita en Vila Verde

Bildoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Alijó portugale.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.