Alice de Battenberg

Alice de Battenberg
Persona informo
Alice of Battenberg
Naskonomo Victoria Alice Elizabeth Julia Marie
Naskiĝo 25-an de februaro 1885 (1885-02-25)
en Kastelo Windsor, Windsor
Morto 5-an de decembro 1969 (1969-12-05) (84-jaraĝa)
en Palaco Buckingham, Civito de Vestminstro
Tombo Kapelo de Sankta Georgo (1969–1988)
Church of Mary Magdalene (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikana Komunumoortodoksa kristanismoRusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj anglagermanafrancagreka vd
Loĝloko DarmstadtLondono • Jugenheim • MaltoKorfuoMalnova Reĝa PalacoPalaco Buckingham vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alice de Battenberg
Memorigilo Alice de Battenberg
Familio
Dinastio Domo de Battenberg vd
Patro Prince Louis of Battenberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Princess Victoria of Hesse and by Rhine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Louise Mountbatten (en) Traduki, George Mountbatten, 2nd Marquess of Milford Haven (en) Traduki kaj Louis Mountbatten Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Andreo de Grekio kaj Danio (1903–1944) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Princo Filipo, Duko de Edinburgo, Cecilio de Grekio kaj Danio, Teodorino de Grekio kaj Danio, Margareto de Grekio kaj Danio, Sofio de Grekio kaj Danio Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Viktoria de Britio (praavino)
Elizabeto la 2-a (bofilino, duaranga nevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo flegisto
charity worker (en) Traduki
monaĥino
aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
porteto de 1907

Princino Victoria Alice Elizabeth Julia Marie von Battenberg (prononco [vikTO:ria ALI:se ELI:zabet JU:lia MaRI: fon BATnberk], naskiĝis la 25-an de februaro 1885 en kastelo Windsor; mortis la 5-an de decembro 1969 en palaco Buckingham, Londono) estis la patrino de princo Filipo, Duko de Edinburgo kaj tiel, post lia geedziĝo, la bopatrino de la pli posta reĝino Elizabeto la 2-a.

Vivo

Princino Alice de Battenberg estis la filino de princo Louis de Battenberg kaj princino Viktoria de Hesio-Darmstadt. Ŝia patro estis brita mararmea admiralo. Kiam dum la Unua Mondmilito la brita reĝa familio rezignis sian germanan familian nomon Sachsen-Coburg und Gotha kaj ekde tiam havis la pli britan nomon Windsor, laŭ la peto de reĝo Georgo la 5-a, ankaŭ la admiralo von Battenberg donis al sia familio pli britan nomon, nome Mountbatten. Princino Alico estis surda de naskiĝo kaj lernis liplegadon en pluraj lingvoj.

princino Alice de Battenberg

Edziĝo al Princo Andreo de Grekio

La 7-an de oktobro 1903 princino Alice edziniĝis kun princo Andreo de Grekio, la kvara filo de reĝo Georgo la 1-a de Grekio kaj lia edzino Olga Konstantinovna Romanova kaj nepo de Kristiano la 9-a de Danio, la 'bopatro de Eŭropo'. La geedziĝo en Darmstadt okazis trifoje. Unue estis la burĝa registra geedziĝo en la Malnova Palaco ĉe la centra placo Luisenplatz, sekvis la protestanta geedziĝo en la Kastela Preĝejo kaj finfine la greke ortodoksa en la Rusa Kapelo. Valoraj kronoj de Katerina la 2-a de Rusio estis alportitaj el la Rusia Imperio por la ortodoksa ceremonio, kiuj, kiel kutime en la ortodoksa rito, teniĝis super la paro.

Rilato kun esperanto

Dum sia ekzilo princino Alice eklernis esperanton en Italio, eĉ abonis la gazeton Heroldo de Esperanto, sub la nomo Sinjorino Alico. En 1933 ŝi ekloĝis en Kolonjo kaj kontaktis Teo Jung, kun la peto proponi fraŭlinon por helpi hejme kaj akompani dum vojaĝo. Tial ke kondiĉo estis ankaŭ la scipovo de esperanto, Jung proponis sian bofratinon, kiu estis tuj dungita. La kontakto poste perdiĝis, pro la ekesto de la Tria Regno kaj la migro de princino Alice al alia lando. (fonto: Teo Jung, "Ĉiu ĉiun")

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.