Alice Nahon
| Alice Nahon | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1896 en Antverpeno | |
| Morto | 21-an de majo 1933 (36-jaraĝa) en Antverpeno | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | malsano | |
| Tombo | Schoonselhof (en) | |
| Lingvoj | nederlanda vd | |
| Ŝtataneco | Belgio | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto verkisto bibliotekisto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Alice NAHON (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1896 en Antverpeno, mortis la 21-an de majo 1933 samurbe) estis flandra poetino. En Flandrio ŝi plej probable estas ĉefe konata pro la versikloj el sia Avondliedeke (Vesperkanteto):
|
(En traduko: Ho estas bone l' propran koron Esplori antaŭ l' dormo, pri -, Ĉu de tagiĝo ĝis vespero, Neniun koron vundis mi.[1])
Ŝia patro estis nederlandano francdevena. Ŝia patrino, Julia Gijsemans, venis el Putte (apud Meĥleno). Ŝi estis la tria el familio de dek unu infanoj. Ekde sia dek-oka vivojaro ŝi laboris kiel flegistino en la mansanulejo Stuivenberg en Antverpeno. Ŝi suferis pro kronika bronkito kaj deprimiĝo kaj pasigis multajn jarojn en pluraj flegejoj. Tamen ŝi sukcesis verki en tiu periodo du poemarojn, Vondelingskens (Trovitetoj, 1920) kaj Op zachte vooizekens (Etmelodie, 1921). Post restadoj en Italio kaj en Francio ŝi eklaboris en 1927 en la urba biblioteko de Meĥleno. Per la poemaro Schaduw (Ombro, 1928) ŝi provis forigi de si la renomon verki nur dolĉajn poemojn, kritiko, kiun ŝi i.a. ricevis de poeto Paul Van Ostaijen. La poemaro Maart-April (Marto-aprilo) aperis postmorte en 1936.
Deko el ŝiaj poemoj estis tradukita en Esperanton de Hector Vermuyten. Laŭ Remy van Eynde, kiu persone konis Jan Nahon, la fraton de Alice, ŝi multe simpatiis al Esperanto.[2]
Eksteraj ligiloj
- esperante Marko salutas la aĵojn (poemo de Alice Nahon, tradukita de Hector Vermuyten, deklamita de Erna Dierickx)
- nederlande Poëzieweb/Alice Nahon Arkivigite je 2008-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
- ↑ Traduko de Tyneverum (Hector Vermuyten), el Espero Katolika, septembro 1960.
- ↑ André Staes, Esperanto en Antverpeno, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 2008, paĝo 110.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

