Alice Milliat
| Alice Milliat | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Alice Joséphine Marie Million |
| Naskiĝo | 5-an de majo 1884 en Nanto, |
| Morto | 19-an de majo 1957 (73-jaraĝa) en 12-a arondismento de Parizo, |
| Tombo | Cemetery Saint-Jacques (en) |
| Lingvoj | franca |
| Ŝtataneco | Francio |
| Okupo | |
| Okupo | remisto tradukisto futbala trejnisto |
Alice MILLIAT (naskiĝis Alice Million, la 5-an de majo 1884, en Nantes - la 19-an de majo 1957, en Parizo) estis franca sportistino: naĝanto, hokeludanto [1] kaj remanto same kiel sportoficisto [2][3] kaj aktivulo por la rajtoj de virinoj. Ŝi fondis, interalie, la Internacia Virina Sporta Federacio FSFI kaj organizis la unuajn Virinajn Mondludojn en 1921.
Vivo
Kiel filino de riĉaj gepatroj (Hyppolite kaj Joséphine Million), ŝi lernis diversajn lingvojn, laboris kiel instruistino de la franca en Londono kaj, en la aĝo de 20 jaroj, geedziĝis kun la komercisto Joseph Milliat. Tamen, ŝia edzo mortis post nur kvar jaroj kaj Milliat restis vidvino ekde tiam [4][5].
Ŝi tiam ludis diversajn sportojn, partoprenis en aŭtovetkuroj, kompletigis 80-km reman vetkuron kaj iĝis membro de Fémina Sport Paris, de kiu ŝi baldaŭ iĝis kasisto kaj, de 1915, prezidanto [6][7]. Tiucele ŝi kunfondis la francan virinan sportfederacion FSFSF ( Fédération des sociétés féminines sportives de France ) kaj kun ĝi la Internacian Virinan Sportan Federacion FSFI ( Fédération sportive féminine Internationale ). Ŝi forlasis la asocian sportan scenon jam en 1935.
Per ŝia pragmatismo kaj per la virinaj mondĉampionecoj kiujn ŝi organizis unuafoje en 1921, ŝi faris premon sur internacian, vira-dominita sporto kaj atingis tion, aldonante pli da virinaj konkuradoj al la Olimpikoj. Kelkajn jarojn pli frue, en 1919, ŝi skribis leteron al la Internacia Olimpika Komitato (IOC) postulanta egalrajtigojn por virinoj ĉe la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno, kiu estis malaprobita fare de la IOC.
La Virinaj Mondaj Ludoj, organizitaj unuafoje de Alice Milliat, okazis en Montekarlo de la 24-a ĝis la 31-a de marto 1921. Partoprenis ĉirkaŭ 100 sportistoj el Anglio, Francio, Italio kaj Svislando [8][9].
Multaj sportinstalaĵoj en Francio nun portas ŝian nomon.
Referencoj
- ↑ Alice Milliat. Fondation Alice Milliat. Arkivita el la originalo je 29 April 2021. Alirita 27 August 2021 .
- ↑ Castan-Vicente, Florys. “Gender Performances of Sports Organization Leaders: A Comparative (Re)Examination of Alice Milliat's, Suzanne Lenglen's and Marie-Thérèse Eyquem's Trajectories”, Cervin, Georgia: Histories of Women's Work in Global Sport: A Man’s World?. Palgrave Macmillan, p. 75–91. ISBN 978-3-030-26908-1.
- ↑ Bruce Kidd – The Women's Olympic Games: Important Breakthrough obscured by time. Arkivita el la originalo je 15 January 2013. Alirita 5 March 2008 .
- ↑ Carpentier, Florence. (2018) “3. Alice Milliat: A Feminist Pioneer for Women's Sport”, Bayle, Emmanuel: Global Sport Leaders: A Biographical Analysis of International Sport Management. Palgrave Macmillan, p. 61–81. ISBN 978-3-319-76753-6.
- ↑ (May 2010) “From Alice Milliat to Marie-Therese Eyquem: Revisiting Women's Sport in France (1920s–1960s)”, The International Journal of the History of Sport 27 (7), p. 1154–1172. doi:10.1080/09523361003695819. 143410313.
- ↑ Columbia College – First international track meet for women. Arkivita el la originalo je 25 February 2008. Alirita 5 March 2008 .
- ↑ Tate, Tim. (2013) Girls with Balls: The Secret History of Women's Football. London: John Blake, p. 161–166, 186. ISBN 9781782194293.
- ↑ Alice Milliat. Club Nautique of Nice. Arkivita el la originalo je 1 April 2017. Alirita 30 March 2017 .
- ↑ FSFI Women's World Games. Arkivita el la originalo je 6 September 2019. Alirita 27 August 2021 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

