Alice Miller

Alice Miller
Persona informo
Naskonomo Alicja Englard
Naskiĝo 12-an de januaro 1923 (1923-01-12)
en Lvivo
Morto 14-an de aprilo 2010 (2010-04-14) (87-jaraĝa)
en Sankta-Remiĝo-de-Provenco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Francio
Svislando
Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Bazelo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Andreas Miller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo psikologo
eseisto
psikoterapiisto
pentristo
sociologo
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.alice-miller.com
vdr

Alice Miller (naskiĝis kiel Alicja Englard[1][2] (Lvivo, la 12an de januaro 1923 – Saint-Rémy-de-Provence, la 14an de aprilo 2010) estis psikologiistino, artistino kaj artpentristino. Ŝi konatiĝis pro siaj esploroj pri batalo kontraŭ mistraktado de infanoj.

Infanaĝo

Miller naskiĝis kaj plenkreskiĝis en Lvivo, kiu tiam apartenis al Pollando (nuntempe Ukrainio). Ŝi estis de juda deveno. Dum la dua mondmilito ŝi studis filozofion kaj literaturhistorion ĉe la – tiam sekreta - Universitato de Varsovio. En 1946 ŝi povis plustudi en Svislando. En 1953 ŝi doktoriĝis ĉe la Universitato de Bazelo en filozofio, psikologio kaj sociologio.

Kariero

Ŝi verkis 13 librojn, tradukitaj en 30 lingvoj. La fundamentaj scioj pri ŝiaj esploroj kaj pri ŝiaj aŭtoraj ambicioj legeblas en la libro Das Drama des begabten Kindes (1979, adaptita reeldono en 1994).

Dum dudek jaroj Miller laboris kiel psikoanalizistino en Zuriko. Je la fino de la 1970-aj jaroj ŝi radikale pridiskutis la validecon de la psikoanaliza teorio de Freud. Ŝi malaprobis ĝin ĉar laŭ ŝi la klasika psikoanalizo malhelpas la kontakton kun la veraj kialoj de traŭmaj eventoj en la infanaĝo. Tiuj traŭmoj ne estiĝis pro infana fantazio sed pro faktaj gepatraj potencmisuzoj. Laŭ Miller la kialoj de neŭrozoj, psikozoj, deprimoj, manioj kaj krima konduto troveblas en la edukado. La edukado povas kaŭzi skizofrenion kiam al infano sisteme forpuŝas siajn aŭtentajn sentojn pro tro prema potenco, tro altaj atendoj aŭ tro da fizika aŭ psika perforto de la gepatroj aŭ edukantoj. Tio okazas ĉar, laŭ Miller, en ĉiuj kulturoj la pravigo de gepatra konduto al siaj infanoj montriĝas ofte sankta. Ŝi konstante kritikis la tradician edukadon.

Miller edziniĝis al la sociologo Andreas Miller (1923-1999), iama kunstudanto, kiu migris kun ŝi el Pollando al Svislando. Ili havis du infanojn, Martin kaj Julika Miller. Poste ŝi divorcis.

En 1988 ŝi eksiĝis el la International Psychoanalytical Association. Inter julio 2005 kaj aprilo 2010 ŝi reagis al leteroj kaj publikigis artikolojn, intervjuojn kaj artaĵojn en ŝia retpaĝoj, kiuj pluekzistas post ŝia forpaso.

Alice Miller, 87-jara, mortis la 14an de aprilo 2010 en Saint-Remy-en-Provence en Francio. La entombigo okazis en fermita rondo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.