Alice Faye

Alice Faye
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1915 (1915-05-05)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Morto 9-an de majo 1998 (1998-05-09) (83-jaraĝa)
en Rancho Mirage
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per stomaka kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Forest Lawn Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Alice Faye
Familio
Edz(in)o Phil Harris (mul) Traduki (1941–1995)
Tony Martin (en) Traduki (1937–1940) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo filmaktoro
teatra aktoro
kantisto
aktoro
voĉaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1931– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alice FAYE (naskita kiel Alice Jeanne Leppert ; la 5-an de majo 1915 en Novjorko, Novjorkio ; mortis la 9-an de majo 1998 en Rancho Mirage, Kalifornio) estis usona aktorino kaj kantistino. Ŝi atingis grandan popularecon en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kiel muzika stelulino en filmoj de 20th Century Fox.[1]

Kariero

Alice Jean Lappert naskiĝis en Novjorko al policisto Charlie Lappert kaj lia edzino, Alice. Ŝia kariero komenciĝis kiel ĥorkantistino en vodevilo. Ŝi ankaŭ aŭdiciis por la Ziegfeld Follies sed estis rifuzita pro sia juna aĝo.

En 1931, Alice Faye debutis sur Broadway en la teatraĵo "Scandals", ŝanĝante sian familian nomon de Lappert al Faye. Ŝi estis malkovrita de la distristo Rudy Vallée en 1931. Ŝi poste aktoris kiel kantistino en lia bando kaj faris sian unuan filmon, George White's Scandals.[2]

Ŝi poste laboris dum du jaroj en radio por "The Fleischmann Hour", kie ŝi renkontis sian estontan edzon, Phil Harris, kun kiu ŝi edziniĝis en 1940. Ŝi antaŭe estis edziniĝinta unufoje, al aktoro kaj kantisto Tony Martin (1937–1940).

Ŝia filmdebuto okazis en 1934, post kiam aktorino Lillian Harvey rifuzis la ĉefrolon en la filmadapto de la teatraĵo "Scandals". En la filmo, ŝi ludis la rolon de Mona Vale, kio alportis al ŝi grandan popularecon, kaj baldaŭ la fama Fox-studia produktoro Darryl F. Zanuck fariĝis ŝia protektanto. Ĉi tion sekvis novaj sukcesaj filmroloj, kie Faye agis ne nur kiel aktorino, sed ankaŭ kiel kantistino. Kelkaj el la plej famaj postaj filmoj kun Alice Faye estis "In Old Chicago" (1937), "Alexander's Ragtime Band" (1938), kaj "That Night in Rio" (1941). Ŝia kariero daŭre disvolviĝis sukcese ĝis 1944, kiam la filmo "Fallen Angel" (Falinta Anĝelo) estis publikigita. Faye supozeble havus sufiĉe grandan rolon en ĝi, sed fine, Darryl F. Zanuck tranĉis ŝiajn scenojn kaj donis la plejparton de la ekrantempo al la aspiranta aktorino Linda Darnell. Alice Faye estis tre malkontenta pri tio, kaj ŝi forlasis Fox en la sama jaro. Ŝi poste revenis al radio, kie ŝi kunprezentis muzikprogramon kun sia edzo, Phil Harris.

Post 1945, Fey ne aperis en filmoj dum 17 jaroj, reaperante nur en 1962 en malgranda rolo en State Fair. En 1974, ŝi aperis sur Broadway en la muzikalo Good News. Ŝi ankaŭ funkciis kiel reprezentantino por la farmacia kompanio Pfizer, fanfaronante pri la virtoj de aktiva vivo en plenaĝeco. Ŝia geedzeco kun Harris daŭris ĝis lia morto en 1995, kaj ŝi mortis tri jarojn poste, la 9-an de majo 1998, pro stomaka kancero en la aĝo de 83 jaroj en Rancho Mirage, Kalifornio.

Pro ŝia kontribuo al la filmindustrio, Alice Faye havas stelon sur la Trotuaro de famo en Holivudo ĉe 6922 Hollywood Boulevard.

Referencoj

  1. "Alice Faye, Hollywood Star Who Sang for Her Man, Di", NY Times, May 11, 1998.
  2. Rudy Vallee (1901–1986). Alirita March 17, 2017 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.