Algovio

| Algovio | ||
|---|---|---|
| Geografia regiono | ||
| regiono [+] | ||
| Lando | Germanio | |
| - koordinatoj | 47° 32′ 22″ N, 10° 11′ 33″ O (mapo)47.53945555555610.192566666667Koordinatoj: 47° 32′ 22″ N, 10° 11′ 33″ O (mapo) | |
| Loĝantaro | 135 000 [+] | |
![]() |
||
| Algovio | ||
La Algovio (germane Allgäu) estas la regiono en la sudo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, kaj ankaŭ eta parto de Baden-Virtembergo. Ankaŭ parto de la Algovio estas Jungholz [jungholc] (en Tirolo) kaj Kleinwalsertal (en Forarlbergo). La nomo devenas de la maljunaltgermana alb = monto, monta herbejo kaj de mezaltgermane göu, kio signifas regiono, pejzaĝo sed ankaŭ en la senco de estradejo.
Ĝenerale
En la Algovio loĝas pli ol 500 000 homoj. La regionaj limoj de la Algovio ne estas tiel klaraj kiel la politikaj limoj. Propra ĉefurbo por la tuta Algovio ne ekzistas. Oni disigas la Algovion (historie laŭ la radikiĝintaj dialektoj) en kvar partoj:
- La Supra Algovio en la sudo, en kio estas la distrikto Oberallgäu [ober-algoj], "supra Algovio", Jungholz [jungholc] (en Tirolo), Kleinwalsertal (en Forarlbergo) kaj la eksterdistrikta urbo Kempten, kio estas la plej granda algovia urbo kaj pli/malpli la mezo de la Algovio.
- La Okcidenta Algovio en la okcidento, kio estas granda parto de la distrikto Lindau kaj eta parto de la distrikto Ravensburg, pli ekzakte la eksdistrikto de Wangen en Algovio.
- La Suba Algovio en la nordo, en kio estas la distrikto Unterallgäu [unter-algoj], "suba Algovio", kaj la eksterdistrikta urbo Memmingen. La norda parto de la Suba Algovio laŭ kulturo jam estas pli ŝvaba ol algovia.
- La Orienta Algovio en la oriento, en kio estas la distrikto Ostallgäu [ost-algoj], "orienta Algovio", kaj la eksterdistrikta urbo Kaufbeuren.
Komunumoj en la regiono Algovio
Interalie: Bad Wurzach - Bad Wörishofen - Buchenberg - Füssen - Immenstadt en Algovio - Isny en Algovio - Kaufbeuren - Kempten en Algovio - Leutkirch en Algovio - Lindenberg en Algovio - Marktoberdorf - Memmingen - Mindelheim - Oberstaufen - Oberstdorf - Sonthofen - Wangen en Algovio.
Riveroj kaj lagoj
La plej grandaj riveroj estas en la okcidento la rivero Argen [argen] (Supra Argen, Suba Argen), en la mezo la rivero Iller [iller], mezoriente la rivero Wertach [vertaĥ], kio fluas en Aŭgsburgo en la riveron Lech [leĥ], kio estas pli/malpli la orienta limrivero de la Algovio. La plej grandaj lagoj en la Algovio estas la Lago Forggensee kaj la Lago Grosser Alpsee.
Montoj
La dek plej altaj pintoj de la Algoviaj Alpoj:
Großer Krottenkopf – 2.657 m (Aŭstrio) Hohes Licht – 2.651 m (Aŭstrio) Hochfrottspitze – 2.649 m (Germanio) Mädelegabel – 2.645 m (Germanio) Urbeleskarspitze – 2.632 m (Aŭstrio) Steinschartenspitze – 2.615 m (Aŭstrio, hajlbrona vojo) Bockkarkopf – 2.609 m (Germanio, hajlbrona vojo) Marchspitze – 2.609 m (Aŭstrio) Bretterspitze – 2.608 m (Aŭstrio) Biberkopf – 2.599 m (plej suda germana punkto)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





