Algebra elemento

En abstrakta algebro kaj teorio de kampoj, radikoj de polinomoj nomiĝas algebrajalgebraj elementoj. Ili povas ekzisti en pli granda strukturo.

Pli formale, kampo L estas pluigaĵo de kampo K, tiam elemento a de L nomiĝas algebra super Kalgebra elemento super K, se ekzistas nenula polinomo g(x) kun koeficientoj en K tia ke g(a)=0. Elementoj de L, kiuj ne estas algebraj super K nomiĝas transcendaj super K.

Ĉi tiuj nocioj ĝeneraligas la algebrajn nombrojn kaj la transcendajn nombrojn (se la kampa pluigaĵo estas C/Q, C estas la kampo de kompleksaj nombroj kaj Q estas la kampo de racionalaj nombroj.

Ekzemploj

Proprecoj

Jenaj kondiĉoj estas ekvivalento por ero A de L:

  • A estas algebra super K
  • la kampa pluigo K(A)/K havas finia grado, t.e. la dimensio de K(A) kiel K-vektora spaco estas finia (ĉi-tie K(A) kaj signifas la plej malgrandan subkampon de L enhavantan K kaj A.
  • K[A] = K(A), kie K[A] estas la aro de ĉiuj eroj de L, kiu povas esti skribita en la formo g(A) kun polinoma g kies koeficientoj aperas en K.

Ĉi tiu karakterizado povas esti uzata por montri ke la sumo, diferenco, produto kaj kvociento de algebraj eroj super K estas denove algebra super K. La aro de ĉiuj eroj de L, kiuj estas algebraj super K, estas kampo kiu situas inter L kaj K.

Se A estas algebra super K, tiam estas multaj ne-nulaj polinomoj g(x) kun koeficientoj en K tiaj, kia g(A) = 0. Tamen estas nur unu kun plej malgranda grado kaj kun kondukante koeficiento 1. Ĉi tiu estas la minimuma polinoma de A kaj ĝi enkodas multajn gravajn proprecojn de A.

Kampoj, kiuj ne permesas iujn ajn algebrajn erojn super si mem (escepte siajn proprajn erojn) estas nomitaj algebre fermitaj. La kampo de kompleksaj nombroj estas ekzemplo.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.