Alfred Warner
| Alfred Warner | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de julio 1931 en Bydgoszcz |
| Morto | 1-an de januaro 2018 (86-jaraĝa) en Darmstadt |
| Lingvoj | Esperanto • germana |
| Ŝtataneco | Pollando Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto elektroteknikisto leksikografo |
Alfred WARNER (n. 5-an de julio 1931 en Bromberg, nun Bydgoszcz, Pollando, f- 7-an de aŭgusto 2018) estis germana elektroinĝeniero kaj fakulo pri kvalitkontrolado de elektrotekniko, historio de tekniko kaj terminologia normigado. En Esperantujo li precipe estas konata kiel kunlaborinto de PIV por elektrotekniko.
Biografio
Warner post studado de elektrotekniko en Hanovro oficis interalie kiel direktoro de instituto por kvalit-kontrolado kaj kvalit-atestado en Offenbach (Prüf- und Zertifizierungsinstitut, 1971-1996), afergvidanto de la kvalitkontrolejo de Asocio de Germanaj Elektroteknikistoj (Verband Deutscher Elektrotechniker, VDE, 1986-1996), prezidanto de la Komisiono pri Terminologiaj Normoj (Normenaussschuss Terminologie, NAT) en Germana Instituto pri Normigado (Deutsches Institut für Normung, DIN, 1974-1983), vicprezidanto de Societo pri Germana Lingvo (Gesellschaft für Deutsche Sprache, GDS, 1977-1999), honora profesoro por la fako „Eŭropaj normoj, kontroloj kaj permesoj en elektrotekniko“ ĉe la Teknika Universitato de Darmstadt (Technische Universität Darmstadt, 1986-2000).
Li forpasis en Darmstadt.
Fakulo pri Esperanto
17-jara Warner eklernis Esperanton, ricevis la instrurajton de Germana Esperanto-Instituto (GEI) kaj de ĝi estis nomumita komisiito pri ekzamenoj. Rudolf Haferkorn, siatempe gvidanto de la sekcio “teknika vortaro” de la Akademio de Esperanto (AdE) kaj de la Terminologia Sekcio de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), instigis lin al kunlaboro.
Warner fariĝis kunaŭtoro de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV, 1970) por la fako "elektrotekniko". Kiam DIN/NAT fine de la 1950-aj jaroj diskutigis en fakaj rondoj la malneton de normo pri terminologiaj principoj, Warner ellaboris aron da proponoj. Pro tio, en aprilo 1960, li konatiĝis kun Eugen Wüster. En majo lia laborejo VDE delegis lin al kunsido de ISO/TC 37 (Internacia Organizo por Normigado / Teknika Komitato 37) kaj samjare li fariĝis membro de DIN/NAT kaj poste ties honora prezidanto. Sekvis vigla kunlaboro kun Wüster.
Jam frue en sia terminologi-normiga kromkariero li konfesis: „Mian intereson pri tiaspeca trakto de lingvaj aferoj vekis Esperanto, pri kiu mi okupiĝas dum naŭ jaroj“ (en letero al Günther Kandler de 11-a de aprilo 1957). Kaj retrorigarde li substrekas, „ke la kunlaboro en la Teknika Sekcio de ISAE al mi donis la bazon por kunlaboro en DIN kaj ISO“ (en letero al Detlev Blanke de 11-a de aprilo 1999).
Verkoj (elekto)
- 1935 Pri Problemo de internaciigo de science-teknika terminaro: Historio-nuna stato-perspektivoj. Eld. « Standartgiz » kaj « Ekrelo » Amsterdam kaj
Moskvo, 1935.
- 1955: Kontraŭ germanisma prononcado de la vokaloj. En: Germana Esperanto-Revuo 8 (1955), p. 101-102.
- 1958: Benennungen physikalischer Größen. En: Muttersprache, 68 (1958), Nr. 11, p. 321-329.
- 1959: Der Begriff „Elektrizität“ als Beispiel für die internationale Angleichung der inneren und äußeren Form. En: Elektrotechnische Zeitschrift, Ausgabe A (ETZ-A), 80 (1959), p. 635-636.
- 1965: Taschenbuch der Funkentstörung. Frankfurt/Main: VDE.
- 1983: La internacia asimilado de science-teknika terminaro. En: Drezen, Ernest K. (1983): Pri Problemo de internaciigo de science-teknika terminaro. Kun Postparolo de Alfred Warner. (Represo de la eldono Moskvo-Amsterdam: 1935). Saarbrücken: Artur E. Iltis, p. 82-90.
- 2007: Historisches Wörterbuch der Elektrotechnik, Informationstechnik und Elektrophysik: Zur Herkunft ihrer Begriffe, Benennungen und Zeichen. Frankfurt/Main: Harri Deutsch.
Recenzoj
Pri Pri Problemo de internaciigo de science-teknika terminaro.
|
Fontoj
- Blanke, Wera (2004)
- Plansprachliche Anregungen für Terminologen – Wüster, Drezen, Warner – eine Skizze. En: Ina Müller (2004, eld.): Und sie bewegt sich doch … Translations-wissenschaft in Ost und West, Festschrift für Heidemarie Salevsky zum 60. Geburtstag. Frankfurt/Main: Peter Lang, p. 71-85.
- Hofmann, Katrin (2001, eld.)
- Kürschners Deutscher Gelehrten-Kalender 2001. Bio-bibliographisches Verzeichnis deutschsprachiger Wissenschaftler der Gegenwart. 18. Ausgabe. Band III Sci – Z. München. Saur, p. 3441.
Eksteraj ligiloj
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Alfred Warner en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Verband Deutscher Elektrotechniker en la germana Vikipedio
- Deutsches Institut für Normung, DIN en la germana Vikipedio
- Gesellschaft für Deutsche Sprache en la germana Vikipedio
- Technische Universität Darmstadt en la germana Vikipedio
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

