Alfred Molina
| Alfred Molina | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Alfred Molina | |||||
| Naskonomo | Alfredo Molina | ||||
| Naskiĝo | 24-an de majo 1953 (73-jaraĝa) en Paddington | ||||
| Lingvoj | angla • hispana • itala • franca vd | ||||
| Loĝloko | La Cañada Flintridge vd | ||||
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando Usono | ||||
| Alma mater | HB Studio | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Jennifer Lee (2021–) Jill Gascoine (en) | ||||
| Infanoj | 1 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmaktoro filmproduktoro aktoro teatra aktoro televida aktoro | ||||
| Laborkampo | videoluda industrio | ||||
| Aktiva dum | 1978– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alfred MOLINA (denaske Alfredo Molina; 24a de Majo 1953) estas angl-usona aktoro kaj voĉaktoro kiu aperis en ĉirkaŭ 200 kinaj, televidaj kaj teatraj produktaĵoj. Li por la unua fojo elstariĝis en West End, kio havigis al li nomumon por la premio Laurence Olivier por la Plej Bonkvalita Novulo en Teatraĵo pro sia ludado en la produktado de Oklahoma! en 1980. Li faris sian premieron en Broadway kiel Yvan en produktaĵo "Art" el 1998 ĝis 1999. Aliaj roloj en Broadway estis Tevye en la muzikalo Violonisto sur la tegmento el 2004 ĝis 2005 kaj Mark Rothko en la teatraĵo Red el 2009 ĝis 2010.
En kinarto, liaj plej bone konataj roloj estis Kenneth Halliwell en Prick Up Your Ears (1987), Mellersh Wilkins en Enchanted April (1992), Rahad Jackson en Boogie Nights (1997), la Grafo Reynaud en Chocolat (2000), Diego Rivera en Frida (2002), Doc Ock en Spider-Man 2 (2004), la episkopo Aringarosa en The Da Vinci Code (2006), Jack Mellor en An Education (2009), kaj George en Love Is Strange (2014). Li faris voĉrolulojn en Rango (2011), Monsters University (2013), Ralph Breaks the Internet (2018), kaj Frozen II (2019).
La laboro de Molina havigis al li disvastigitan laŭdon. Pro sia portreto de Robert Aldrich en la serieto Feud (2017), li estis nomumita por Ora Globo kaj Primetime Emmy Award. Li ricevis nomumon al premio BAFTA por la Plej Bonkvalita Helpaktoro pro sia ludado en Frida, kaj estis nomumita ankaŭ por la premioj Independent Spirit Award, British Independent Film Award, kvin Screen Actors Guild Awards, kaj kvar Premioj Tony.
Aliaj filmoj
- Ladyhawke, 1985
- Spider-Man: No Way Home, 2021
Eksteraj ligiloj
- Alfred Molina ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Alfred Molina ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Alfred Molina intervjuo en American Theatre Wing, Novembro 2004
- Q&A: Alfred Molina
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

