Alfred Ley
| Alfred Ley | |
|---|---|
Alfred Ley, 1924 | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de aprilo 1873 en Arnstadt |
| Morto | 7-an de decembro 1945 (72-jaraĝa) |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Patro | Rudolf Ley |
| Okupo | |
| Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero entreprenisto elektroteknikisto |
Alfred LEY (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1872 en Arnstadt, mortinta en Brandenburgio dum deportado fare de komunistoj la 7-an de decembro 1945) estis germana inĝeniero kaj pioniro de aŭtokonstruado.
Vivo
Post lernejfrekvento Alfred Ley komencis trejniĝon lernoknaban ĉe maŝinfabriko en Arnstadt kiun estis transpreninta patro lia Rudolf Ley en 1886 de ties iama ĉefo (Maschinenfabrik Rud. Ley). Ĝi specialiĝis pri la konstruo de kudra kaj ŝufara maŝinoj. Ĉe ekzameniĝo submajstra li devis plibonigi la de la patro elpensitan lignonajlmaŝinon kun la serio-numero 100. Poste li studis maŝinkonstruadon kaj elektroteknikon. Post ekkompanieco en la patra firmao en 1893 li pligrandigis la sortimenton je elektromotoroj kaj dinamoj. Por provizi sekure kaj la maŝinojn kaj la urbon mem per kurento starigitis centralo kiu venditis en 1903 al la municipo. La saman jaron evoluigitis de Alfred Ley aŭtomobilo. En 1905 jam oni prezentis la modelon Loreley. Ŝajne estis Ley, kune kun la firmao Adlerwerke, la unua germana entrepreno kiu serie enkdondukis motortransmisiilan blokon. Same li estis la unua konstruisto ekipanta etan aŭtomobilo per sescilindra motoro.
En 1913 Alfred Ley honoritis pri meritoj siaj pri la Duklando Schwarzburg-Sondershausen fare de princo Guntero Viktoro (Schwarzburg-Rudolstadt) per nomumiĝo je komercista konsilisto. Ley eniris la aŭtomobilhistorion per la konstruo kaj probo de la unuaj aŭtoj en flulinia formo laŭ sciencaj esploroj sur la bazo de patento de Paul Jaray. Inter 1913 kaj 1918 Ley ankaŭ paralel al la entreprenisteco politikistis en la urba konsilio de Arnstadt.
En 1933 ĉesis aŭtokonstruo ĉe Ley kvankam maŝinkonstruado daŭris. En septembro 1945 sovetaj oficiroj venis por eskorti Alfred Ley je oficiala interparolado de kiu li ne revenis kaj sekve deklaritis malaperinta. En la kuro de rehabilitiĝklopodoj en 1995 ricevis la filino post duona jarcento da malfruktodonoj serĉesploroj la unuan konkretan informon pri la patra sorto fare de la Rusia ministerio pri eksteraj aferoj: ŝajne mortis Ley en decembro 1945 dum transporto al Frankfurto ĉe Odro.[1]
Referencoj
- ↑ Laŭ parolonoto de la Rusia ministerio pri eksteraj aferoj al la ambasadejo germania de Moskvo de la 17.4.1995
Literaturo
- Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Lexikon. Kirchschlager, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 331–336
Eksteraj ligiloj
- Informo pri la Ley-oj kaj ilia firmao
- Kulturbetrieb pri Ley Arkivigite je 2021-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

